Saltu al enhavo

Originala Verkaro/Aldono

El Vikifontaro


ALDONO

ANTAŬPAROLO


al la vortaro de la lingvo „Esperanto“.


En tiu ĉi libr,et,o Vi trov,os la vort,ar,o,n de la lingv,o inter,naci,a „Esperanto“. La vort,ar,o est,as tiel konstru,it,a, ke kiu el,lern,is la vortar,o,n, tiu pov,as kuraĝ,e dir,i, ke li sci,as la tut,an lingv,o,n. Ni pet,as Vi,n. respondi, ĉu la lingv,o Esperanto plaĉ,as al Vi, kaj ĉu oni pov,as en,skrib,i Vin en la nombr,on de la person,o,j kiu,j ellern,is tiun ĉi lingv.o.n [1]; ĉar laŭ la mult,e ripet,it,a pet,o nun est,as el,don,at,a la nom,ar,o de ĉiuj amiko,j de la lingv,o Esperanto. (Vid,u paĝ,o,n 8).

Kia,n grand,eg,a,n signif,o,n hav,u,s por la hom,ar,o la en,konduk,o de unu lingv,o neŭtral,a, per kiu person,oj de mal,egal,a,j naci,o,j pov,u,s parol,i kaj korespond,i inter si,— pri tio ĉi ni ne bezon,as perd,i mult,e da vort,o,j. Ĉiu kompren,as tio,n ĉi tre bon,e, kaj tial ni esper,as, ke ĉiu kun plezur,o don,os al ni help,a,n man,o,n.

La lingv,o Esperanto est,as tiel konstru,it,a, ke se Vi el,lern,is ĝi,n, Vi pov,as korespond,i kun la tut,a mond,o, kaj ĉiu en la mond,o Vi,n facil,e kompren,os. se li eĉ tut,e ne kon,as tiu,n ĉi lingv,o,n Vi dev,as nur al,met,i al Vi,a leter,o la „vort,ar,o,n”, kiu,n oni pov,as facil,e en,met,i en ĉia,n leter,o,n; al person,o,j kiu,j jam el,lern,is la lingv,o,n, Vi pov,as send,i, leter,o,j,n sen la vort,ar,o).

La lingv,o Esperanto, frukt,o de long,a,j labor,o,j, est,as lingv,o plen,a, tut,e pret,a kaj ekster,ordinar,e facil,a. Pro si,a grand,a grav,ec,o, ekster,ordinar,a facil,ec,o, praktik,ec,o kaj bon,son,ec,o la lingv,o Esperanto en mal,long,a temp,o trov,is mult,eg,e da amik,o,j en ĉiuj land,o,j kaj ili,a nombr,o konstant,e kaj rapid,e kresk,as. Ni esper,as, ke ankaŭ Vi, sinjor,o, help,os, kiom Vi pov,os, la afer,o,n. de tiu ĉi lingv,o kaj Vi vol,os ankaŭ dis,don,i kaj dis,send,i kelk,a,n nombr,o,n de la vort,ar,et,o,j (kun,e kun la antaŭ,parol,o) al Vi,a,j amik,o,j kaj kon,at,o,j kaj ankaŭ al ali,a,j person,o,j, al kiu,j Vi trov,os util,e send,i.

La malgrand,a vort,ar,o en,hav,as en si la tut,a,n lingv,o,n Esperanto kaj kost,as tre mal,mult,e (1 vort,ar,o kost,as 3 kopek,o,j,n; 100 vort,ar,o,j kost,as 2½ rubl,o,j,n = 5 mark,o,j = 6 frank,o,j); tial ĝi pov,as est,i dis,don,at,a kaj dis,send,at,a en grand,a nombr,o. La amik,oj de la lingv,o tut,mond,a ne forges,u, ke ju en pli grand,a nombr,o la vort,ar,oj dis,ir,os en la mond,o, des pli rapid,e ni,a afer,o ven,os al la cel,o.



NOM,AR,O
de l’ verkoj pri la lingv,o inter,naci,a Esperanto,
kiu,j el,ir,is ĝis Oktobr,o 1889.
Nom,o de l’verk,o: Kosto:
1. D-r,o Esperanto. Международный Языкъ. Предисове и Нолнй Учебнкъ(Lern,o,libr,o de la lingv,o Esperanto. El,don,o rus,a) 15 kopek,o,j.
2. — Język Międzynarodowy. Przedmowa i Podręcznik Kompletny. (Lern,o,libr,o de la lingv,o Esperanto. El,don,o pol,a) 15 kop.
3. — Langue Internationale. Préface et Manuel Complet (Lern,o,libr,o de la lingv,o Esperanto. El,don,o franc,a) 20 kop.
4. — Intemationale Sprache. Vorrede und Vollständiges Lehrbuch (Lern,o,libr,o de la lingv,o Esperanto. El,don,o german,a) 20 kop.
5. R. Geoghegan. Dr. Esperanto’s International Language. Introduction and Complete Grammar. (Lern,o,libr,o de la lingvo Esperanto. El,don,o angl,a) 20 kop.
6. D-r,o Esperanto. Malgrand,a vort,ar,o de la lingv,o Esperanto (kun antaŭ,parol,o) por Rus,o,j 3 kop.
7. — por Pol,o,j 3 kop.
8. — por Franc,o,j 3 kop.
9. — por German,o,j 3 kop.
10. — por Angl,oj 3 kop.
11. D-r,o Esperanto. Du,a Libr,o de l’ Lingv,o Inter,naci,a (verk,it,a en la lingv,o Esperanto) 25 kop.
Nom,o de l’verk,o: Kosto:
12. D-ro Esperanto. Al,don,o al la Du,a Libr,o de l’ Lingv,o Inter,naci,a (en Esperanto) 10 kop.
13. Hanez. Safah achath lekulanu (Lern,o libr,o de la lingv,o Esperanto. El,don,o hebre,a) 20 kop.
14. A. Grabowski. La Neĝ,a Blov,ad,o. Rakont,o de Puŝkin (en Esperanto) 15 kop.
15. L. Einstein. La Lingvo Internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache-Problems. Vorwort, Grammatik und Styl nebst Stammworter-Verzeichniss nach dem Entwurf des pseudonymen Dr. Esperanto 50 kop.
16. N. N. Rusa traduk,o de la „Du,a Libr,o de l’ Lingv,o Inter,naci,a” 25 kop.
17. D-r.o Esperanto. Plen,a vort,ar,o rus,a-internaci,a 1 rublo.
18. N. N. Rus,a traduk,o de la „Al,don,o al la Du,a libr,o” 10 kop.
19. A. Grabowski. La Ge,frat,oj. Komedio de Göthe (en Esperanto) 15 kop.
20. L. Einstein. Weltsprachliche Zeit und Streitfragen. Volapük und Lingvo Internacia 25 kop.
21. D-r,o Esperanto. Mez,a vort,ar,o inter,naci,a,-german,a 25 kop.
22. Henry Phillips. Jr. An Attempt towards an International Language by Dr. Esperanto, translated by Henry Phillips Jr., a secretary of the American Philosophical Society. Together with an english-international vocabulary compiled by the translator 50 kop
Nom,o de l’ verk,o: Kost,o:
23. Hanez. Lern,o,libr,o de la lingv,o Esperanto. El,don,o hebre,a-german,a 20 kop.
24. G. Henriclundquist. Dr. Esperanto’s Internationelt Sprak (Lern,o,libr,o de la lingv,o Esperanto. El,don,o sved,a) 20 kop.
25. A. Demonget. Internacia ou Volapük? par Léopold Einstein, traduction de Auguste Demonget 25 kop.
26. E. de Wahl. Vortar,o Esperanto-hispan,a 3 kop.
27. G. Henriclundguist. Vort,ar,o Esperanto-sved,a 3 kop.
28. Klubo Nürnberga. La Lingvo Internacia, Vollständiger Lehrgang der internationalen Sprache nebst Wörterbuch zum Gebrauche für Deutsche. Herausgegeben vom Nürnberger Weltsprache-Verein 25 kop.
29. R. Libek. Starptautiska Waloda (Lern,o,libr,o de la lingv,o Esperanto. El,don,o latv,a) (Lettisch) 60 kop.




Ĉiu,j supr,e skrib,it,a,j verk,o,j pov,as est,i ricev,at,a,j en mult,a,j libr,ej,o,j; se Vi ne ricev,os ili,n en libr,ej,o, Vi pov,as send,i la neces,a,n mon,o,n rekt,e al „L. Zamenhof, Varsovi.o”, kaj li el,send,os al Vi la dezir,it,a,j,n verk,o,j,n rekt,e per la poŝt,o. Anstataŭ mon,o oni pov,as send,i sign,oj,n de poŝt,o (de ĉia land,o). Por la poŝt,a trans,send,o oni dev,as al,don,i po 20% de la kost,o de l’ verk,o,j. Kiu aĉet,as ne mal,pli ol por unu rubl,o, tiu por la trans,send,o ne pag,as.



Kiu vol,as ĉiam sci,i pri la progres,ad,o de la

lingv,o Esperanto, al tiu ni rekomend,as la gazet,o,n „La Esper,ant,ist,o”. Ĝi el,ir,as (en la lingv,o,j Esperanto kaj german,a) unu foj,o,n en la monat,o kaj kost,as (kun trans,send,o) 58 kop. por la ¼ jar,o. Redaktor,o: Chr. Schmidt, en Nürnberg, Spittlerthorgraben 33.




Est,as prepar,at,a,j kaj el,ir,os post mal,long,a temp,o la post,ir,ant,a,j verk,o,j, kiu,j,n ni varm,eg,e rekomend,as al ĉiu,j amik,o,j de la lingv,o Esperanto:

a) Kolekt,o da nov,a,j verk,o,j skrib,it,a,j en la lingv,o Esperanto. Tiu ĉi libr,o el,ir,os per 10 kajer,o,j. La kost,o de ĉiu kajer,o est,as 25 kopek,o,j (kun poŝt,a trans,send,o — 30 kop.). Kiu send,as antaŭ,e por ĉiuj 10 kajer,o,j, tiu pag,as anstataŭ 2½ rubl,o,j nur 2 rubl,o,j,n (kun poŝt,a trans,send,o 2 rubl,o,j 25 kop.). La unu,a kajer,o el,ir,os en Oktobr,o. Ni pet,as send,i la antaŭ,pag,o,n kiel ebl,e pli fru,e.

b) Nom,ar,o de la person,o,j kiu,j el,lern,is la lingv,o,n Esperanto. Tiu ĉi libr,o elir,os per apart,a,j kajer,o,j (po 1000 nom,o,j en ĉiu kajer,o). La kost,o de ĉiu kajer,o est,as 10 kop. (kun trans,send,o—12 kop.). Kiu send,as antaŭ,e por 10 kajer,o,j, tiu pag,as anstataŭ 1 rubl.o—nur 60 kop. (kun trans,send,o 75 kop.). La unu,a kajer,o el,ir,os en Oktobr,o.


La grand,iĝ,ad,o de la literatur,o est,as tre grav,a por la feliĉ,a progres,ad,o de la lingv,o inter,naci,a. Sed la el,don,ad,o de verk,o,j postul,as tre grand,a,j,n ofer,o,j,n, kaj la literatur,o pov,as grand,iĝ,ad,i nur tiam, se la amik,o,j ĝi,n energi,e sub,ten,ad,os, regul,e aĉet,ant,e la verko,j,n, kiu,j est,as el,don,at,a,j en tiu ĉi lingv,o.


Komp. V. 58.
Komp. V. 221.
Komp. V. 249.
Komp. V. 337.
(la lastaj 10 linioj de la presita teksto)
  1. Respond,o,n oni pet,as Vin send,i al: L. Zamenhof, en Varsovio.