Originala Verkaro/I/2
Antaŭparolo al la „Dua Libro de l’ lingvo Internacia“
Wüster: Dua
„Dua Libro de l’ lingvo Internacia.“ Eldono 1888 de Kelter, Varsovio, paĝ.3—16. Dua eldono, Varsovio, strato Navolipie n-ro 11, paĝ. 3—16.
Elirante ankoraŭ unu fojon antaŭ la estimata publiko, mi sentas la devon antaŭ ĉio danki la legantan publikon por la viva kunsento, kiun ĝi montris por mia afero. La multaj promesoj, kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda parto estas subskribita „senkondiĉe“, la leteroj kun kuraĝigoj aŭ konsiloj — ĉio tio ĉi montras al mi, ke mia profunda kredo je l’ homaro min ne trompis. La bona genio de l’ homaro vekiĝis: de ĉiuj flankoj al la laboro ĉiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas tiel maldiligentaj por ĉia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj kaj virinoj — rapidas porti sian[1] ŝtonon por la granda, grava kaj utilega konstruo. Vivu l’ homaro, vivu la frateco de l’ popoloj, vivu eterne!
En mia unua verko mi diris, ke mian laboron mi prezentas je l’ tempo de unu jaro al la juĝo de l’ tuta mondo; kiam[2] pasus la jaro, mi intencis eldoni libreton, en kiu estus analizitaj ĉiuj pensoj esprimitaj de l’ publiko, kaj uzinte tiujn, kiuj efektive estus bonaj, mi donus al la lingvo la finan formon, kaj post tio ĉi oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj, libroj, gazetoj kaj cetere, ĉar tiam[3] la lingvo jam estus trairinta la juĝon de l’ tuta mondo, kaj ĉiuj plej gravaj malbonaĵoj, kiuj povus esti trovitaj en ĝi, ĉar en verko de unu homo, — estus jam pli aŭ malpli forigitaj. Mi efektive intencis silenti en la daŭro de tuta jaro. Sed de l’ tago, kiam[4] eliris mia libreto, mi komencis ricevi multon da leteroj kun demandoj kaj kun petoj rapidigi l’ aferon. Respondi je ĉiu letero aparte estas por mi ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je ĉiuj demandoj kaj proponoj, ĉar tiel unu respondo povas servi por multaj demandantoj. Ĉiuj respondoj faros unu libron, kiuj prezentos daŭrigon de l’ unua libro, kiun mi eldonis. Sed se mi volus la respondojn je ĉiuj demandoj eldoni kune, en unu libro, mi devus tro longe atendigi miajn korespondantojn, dum tiu libro estos preta kaj eldonita, — tiom pli, ke konstante al mi venas novaj demandoj; tial mi decidis eldoni la libron kun la respondoj — per apartaj kajeroj, kiuj estos ellasataj en la daŭro de la tuta jaro 1888 periode, kun intertempoj de ĉirkaŭ du monatoj de unu kajero ĝis la venonta. En tiuj ĉi kajeroj[5] ĉiuj demandoj estos responditaj; je l’ fino de l’ jaro 1888 eliros la lasta kajero kaj la „Dua Libro de l’ lingvo internacia“ estos finita.
Ankoraŭ unu afero devigas min komenci la eldonon de l’ kajeroj, pri kiuj mi parolis: malgraŭ l’ intenco, kiun mi esprimis en mia unua verko, komenci la eldonon de libroj ne pli frue ol estos finita la juĝo de l’ publiko je l’ lingvo, proponita de mi, — de ĉiuj flankoj venas postuloj, ke mi kiom eble pli rapide eldonu ian libron en la lingvo internacia, ke la publiko povu koniĝi tiun ĉi lingvon[6] ĉiuflanke, ĝin ellerni pli rapide kaj uzi ĝin. La nombro de tiuj ĉi postuloj estas tiel granda, ke mi ne povas jam aŭdi ilin silente. Eldonante la „Duan Libron de l’ lingvo internacia“, skribitan jam en tiu ĉi lingvo, mi donos al la dezirantoj sufiĉe da materialo por legi kaj la eblon tute bone ellerni la lingvon; esceptinte la tekston de l’ libro, kiu jam per si mem prezentos materialon por legi, en la libro estos ankaŭ pecoj sistemaj, por lerni kaj ripeti.
La tuta libro havos 5—6 kajerojn, en kiuj estos trovataj respondoj je ĉiuj demandoj, kiuj tuŝas la lingvon mem, ĝian konstruon, ĝian estontecon, kiel ĝin bone kaj fonde ellerni, kiel plej rapide kaj certe vastigi ĝian uzon en la mondo, — kaj cetere. Kiam la lasta kajero de l’ libro estos elirinta, tiam por la leganto nenio jam estos ne klara: la societo tiam konos la tutan animon de l’ lingvo, ĝi tiam havos plenan vortaron kaj povos tute libere uzi la lingvon por ĉiaj celoj, kiel ĝi povas nun uzi ĝian riĉan kaj prilaboritan vivantan lingvon. La dependo de la lingvo de l’ volo aŭ de l’ talento de mia propra persono aŭ de ia alia aparta persono aŭ personaro — tute foriĝos. La lingvo tiam estos tuta[7] preta en ĉiuj plej malgrandaj siaj[8] partoj. La persono de l’ aŭtoro tiam tute foriros de la sceno kaj estos forgesita. Ĉu mi post tio ankoraŭ vivos, ĉu mi mortos, ĉu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi ĝin perdos, — l’ afero tute ne dependas de tio, kiel la sorto de ia vivanta lingvo tute ne dependas de l’ sorto de tiu ĉi aŭ tiu persono.
Multaj kredeble balancas senkrede la kapon, legante miajn vortojn. Kiel tio estas ebla, ili diras, ke en la tempo de unu jaro la lingvo estus tute kaj plene preta, tiel ke ĝi ne bezonus pli la laboron de l’ aŭtoro? Ke tiel grandega afero kiel la kreo kaj la enkonduko de lingvo tutmonda en la tempo de unu jaro tiel maturiĝus kaj fortiĝus kaj ricevus tian klaran, ne ŝanceleblan ordon, ke ĝi ne bezonus pli kondukanton! Sed mi esperas, ke jam post la dua aŭ la tria kajero la leganto vidos, ke mi ne fantazias.
La leganto ne pensu, ke en la libro, kiun mi intencas eldoni, li vidos iajn mirindaĵojn. Tiu, kiu kutimis estimi la aferojn ne laŭ ilia praktika signifo kaj efektiva indo, sed laŭ la mirindeco kaj nenatureco de ilia nasko, estos kredeble trompita en siaj esperoj, kiam, legante mian libron, li renkontos en ĝi sole aferojn simplajn kaj naturajn. Sed la rezultatoj de tiuj ĉi simplaĵoj estos, kiel laŭ mia espero la leganto poste vidos kaj konfesos, ke post la fino de l’ jaro
a) la lingvo estos finita kaj preta tute kaj plene, tiom, ke ĝi tute ne bezonos pli la laboron de l’ aŭtoro, kaj, kiel ĉiu el la vivantaj lingvoj, ĝi fariĝos tute sendependa de ia aparta persono;
b) la lingvo estos pli aŭ malpli senerara, ĉar ĝis tiu tempo ĝi jam estos trairinta la juĝon de l’ tuta mondo, kaj ĉiuj malbonaĵoj, kiuj povus esti trovitaj en tiu ĉi laboro, de unu persono, estos forigitaj per la konsiloj de l’ tuta mondo kune.
Legante la unuajn kajerojn de mia libro, multaj kredeble restos ne kontentaj, ĉar ili eble tie ne trovos respondojn je l’ demandoj, kiujn ili sendis; kaj ĉar lia propra demando en la okuloj de ĉiu estas la plej grava, multaj kredeble ekkrios: „Kion[9] li parolas sole pri aferoj tute sensignifaj, kaj pri l’ aferoj efektive gravaj li ne parolas eĉ unu vorton!“ La leganto oferu al mi iom da atendemo, ĉar ĝis la fino de l’ jaro ĉiuj estos kontentigitaj. Se en unu de l’ unuaj kajeroj tiu aŭ alia demando estos jam ŝajne finita kaj liberigos la lokon por alia demando, tio tute ne devas pensigi, ke mi jam pli ne parolos pri ĝi. Ĉar pri multaj demandoj mi donos en la unuaj kajeroj sole mian personan juĝon, sed poste mi revenos al ili kaj donos la decidon finan, ricevitan per la juĝo de l’ publiko.
Pro la celoj de l’ afero la libro ne estos unu sistema verko, ĝi estos simple mia interparolo kun l’ amikoj de l’ lingvo internacia.
La kosto de ĉiu kajero estos 25 kopekoj. Kiu volas, ke mi sendu al li ĉiun venontan kajeron tuj, kiam ĝi estos preta kaj eliros el la presejo, tiu sendu al mi la koston de l’ venonta kajero tuj post la ricevo de l’ antaŭiranta.
Antaŭe ol fini la antaŭparolon, mi permesas al mi ripeti ankoraŭ la peton, kiun mi jam esprimis en mia unua verko: ĉiu pene juĝu la aferon, proponitan de mi, kaj ĉiu montru al mi la erarojn, kiujn li trovis en ĝi, aŭ la plibonigojn, kiujn li povas proponi. Se la leganto ne povas ankoraŭ tute bone ekkoni mian aferon el mia unua libreto, tiu ĉi mia dua libro povigos lin post kelka tempo ekkoni ĝin tute kaj ĉiuflanke. Ke mia afero venu al dezirinda celo, estas necese ne sole, ke la mondo diru sian juĝon pri tiu ĉi afero, sed ke mi sciu la juĝon de l’ mondo kaj povu ĝin uzi por mia laboro.
Dissendante mian unuan verkon al la redakcioj de l’ gazetoj, mi petis ilin alsendi al mi tiun numeron de l’ gazeto, en kiu estos kritiko de mia afero; sed bedaŭrinde tre malmultaj plenumis mian peton, kaj sciiĝi mem, kie, kiam kaj kio estis parolata pri mia afero, estas por mi tute ne eble[10]. Tial mi petas la legantojn de l’ gazetoj sendi al mi la numerojn, en kiuj ili legis ion pri l’ afero, proponita de mi, kaj jam antaŭe mi esprimas al ili mian koran dankon. Mi petas ĝin ne por mi, sed pro l’ afero.
Fine, antaŭ la komenco de mia interparolo kun la amikoj de l’ lingvo internacia, mi esprimas ankoraŭ unu fojon mian varmegan dankon al la publiko por la helpemo, kiun ĝi montris al mi; mi esperas, ke la kunsento de l’ publiko ne malvarmiĝos, sed konstante kaj senĉese kreskos, kaj post tre mallonga tempo venos al celo la afero, je kiu laboras ĉiuj sferoj de l’ homa societo.
I.
Antaŭ ĉio mi parolos kelkajn vortojn pri tiuj kritikoj, kiujn mi ĝis hodiaŭ aŭdis aŭ legis en gazetoj aŭ en leteroj al mi, kvankam mi devas antaŭsciigi la leganton, ke tiu ĉi punkto estas en miaj okuloj tre grava kaj poste mi ankoraŭ parolos pri ĝi pli vaste. Mi ne volus fari ian premon sur la juĝo de l’ publiko, kaj mi volus, ke la mondo kreu mem sian decidon en la afero, kiun mi proponis. Sed kelkaj kritikoj estis tiel skribitaj, ke mi ne povas tute silenti pri ili.
a) Unuj parolis pri l’ aŭtoro, anstataŭ paroli pri l’ afero. Ili aŭ ŝutis komplimentojn al la aŭtoro, rigardigis, kiom da malfacila laboro kredeble la afero min kostis, kaj, laŭdante la aŭtoron, ili preskaŭ tute forgesis paroli pri l’ utileco kaj la signifo de l’ afero kaj decidigi la publikon labori por ĝi; aliaj, ne trovante en mia verko la instruitan miksaĵon kaj la instruita-teorian filozofadon, kiujn ili kutimis renkonti en ĉia grava verko, timis, ke la pseŭdonima aŭtoro eble estas ne sufiĉe instruita aŭ ne sufiĉe merita, kaj ili timis esprimi decidan juĝon, pli multe penante malkovri, kiu estas la pseŭdonima aŭtoro. Por igi la kritikistojn tute apartigi la aferon de la aŭtoro, mi publike diras mem, ke mi ne estas multege instruita lingvisto, ke mi estas tute senmerita kaj ne konata en la mondo. Mi scias, ke mia konfeso malvarmigos multajn por la afero, sed mi volas, ke oni juĝu ne l’ aŭtoron, sed la verkon. Se la verko estas bona, prenu ĝin; se ĝi estas malbona — ĵetu ĝin. Per kia vojo mi venis al la kreo de mia lingvo kaj laŭ kiaj metodoj mi laboris, — mi ankoraŭ parolos, sed en unu de la venontaj kajeroj; ĉar laŭ mi tiu ĉi demando estas por la publiko sen signifo: por la mondo estas gravaj sole la rezultatoj.
b) Aliaj ekbrilis per senfinaj filozofadoj kaj skribis instruitajn artikolojn[11], tute ne pensinte kaj ne demandinte sin, ĉu ili parolas logike kaj afertuŝante. Anstataŭ provi praktike (kion fari estas tre facile), ĉu la lingvo, proponita de mi, taŭgas por internacia kompreniĝo, ĉu ĝi efektive al ĉiu donas la eblon esti komprenata de personoj alinaciaj, — ili parolis pri la fiziologio kaj historio de l’ lingvoj vivaj; anstataŭ provi per ilia propra orelo, ĉu mia lingvo estas bonsona aŭ ne, — ili teorie parolis pri leĝoj de bonsoneco; anstataŭ analizi, ĉu mi bone kreis la vortaron kaj ĉu oni ne povus fari ĝin ankoraŭ pli komprenebla kaj pli praktika, ili diris, ke la vortaro devas esti farita el radikoj Sanskritaj aŭ el vortoj, prenitaj mikse el ĉiuj lingvoj de l’ mondo. (La lingvo multe per tio ĉi perdus, fariĝinte tute ne komprenebla; sed kion ĝi gajnus, esceptinte la sennecesan instruitan eksteron? tion ĉi ili tute forgesis sin demandi.)
c) Aliaj skribis kritikon pri mia afero, eĉ ne leginte bone mian malgrandan broŝuron kaj eĉ ne peninte kompreni la aferon. Tiel ekzemple la unuatempajn signetojn inter la partoj de l’ vortoj ili tute ne komprenis, kaj skribante ekzemple „ensonĝ[12], oprinc, in, o, nmivid, is“ (anstataŭ „en sonĝo princinon mi vidis“), ili rigardigis siajn[13] legantojn, „kiel malbonsona kaj nekomprenebla la lingvo estas“! La projekton de l’ tutmonda voĉdono, kiu kun la efektiva kaj senkondiĉa signifo de l’ lingvo tute ne estas kunligita, kaj kiu estas proponita sole por tio, ke la lingvo pli rapide el internacia fariĝu tutmonda, — ili prenis por la plej grava kaj fonda parto de l’ afero kaj komprenigis la legantojn, ke „ĉar dek milionoj adeptoj(!) neniam[14] estos kolektitaj, tial la afero tute ne havas estontecon“! Kelkajn fojojn mi eĉ legis longajn artikolojn pri mia afero, kie estis videble, ke la aŭtoroj eĉ ne vidis mian verkon.
ĉ) Aliaj, anstataŭ paroli pri la utileco aŭ la senutileco de mia lingvo, donis sole sensencajn ŝercojn, kiuj de iliaj legantoj estis eble prenataj por kritiko, ĉar multaj legantoj propran juĝon ne havas, kaj la plej malsaĝaj ŝercoj je la afero estas por ili sufiĉa vidigo, ke la afero estas „ridinda kaj taŭgas por nenio“.
Mi ne deziras laŭdon, mi volas, ke oni min helpu forigi la erarojn, kiujn mi faris, kaj ju la kritikoj de mia lingvo estas pli severaj, des pli danke mi ilin alprenas, se ili nur havas la celon montri al mi la erarojn de mia afero, ke mi ilin bonigu, sed ne ridi sen senco aŭ insulti sen kaŭzo. Mi scias tre bone, ke la verko de unu homo ne povas esti senerara, se tiu homo eĉ estus la plej genia kaj multe pli instruita ol mi. Tial mi ne donis ankoraŭ al mia lingvo la finan formon; mi ne parolas: „jen la lingvo estas kreita kaj preta, tiel mi volas, tia ĝi estu kaj tia ĝi restu!“ Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de l’ mondo. Mi ne volas esti kreinto de l’ lingvo, mi volas nur esti iniciatoro. Tio ĉi estu ankaŭ respondo al tiuj amikoj de l’ lingvo internacia, kiuj estas neatendemaj kaj volus jam vidi librojn kaj gazetojn en la lingvo internacia, plenajn vortarojn, vortarojn nacia-internaciajn kaj cetere. Ne malfacile estus por mi kontentigi tiujn ĉi amikojn; sed ili ne forgesu, ke tio ĉi estus danĝera por la afero mem, kiu estas tiel grava, ke estus nepardoneble faradi laŭ la propra decido de unu homo. Mi ne povas diri, ke la lingvo estas preta, ĝis ĝi estos trairinta la juĝon de l’ publiko. Unu jaro ne estas eterno, kaj tamen tiu ĉi jaro estas tre grava por l’ afero. Tiel ankaŭ mi ne povas fari iajn ŝanĝojn en la lingvo tuj post la ricevo de la konsiloj, se tiuj ĉi konsiloj eĉ estus la plej seneraraj kaj venus de la plej kompetentaj personoj. En la daŭro de la tuta jaro 1888 la lingvo restos tute sen ŝanĝo; sed kiam la jaro estos finita, tiam ĉiuj necesaj ŝanĝoj, antaŭe analizitaj kaj provitaj, estos publikigitaj, la lingvo ricevos la finan formon, kaj tiam komencos ĝia plena funkciado. Juĝante laŭ la konsiloj, kiuj estas senditaj al mi ĝis hodiaŭ, mi pensas, ke la lingvo kredeble estos ŝanĝita tre malmulte, ĉar la plej granda parto de tiuj konsiloj estas ne praktika kaj kaŭzita de ne sufiĉa pripensado kaj provado de l’ afero; sed diri, ke la lingvo tute ne estos ŝanĝita, mi tamen ne povas. Cetere, ĉiuj proponoj, kiujn mi ricevas, kune kun mia juĝo pri ili, estos prezentataj al la juĝo de l’ publiko aŭ de ia el la jam konataj instruitaj akademioj, se inter tiuj ĉi estos trovita unu, kiu volos preni tiun ĉi laboron. Se ia kompetenta akademio min sciigos, ke ĝi volas preni tiun ĉi laboron, mi tuj sendos al ĝi la tutan materialon, kiu estas ĉe mi, mi fordonos al ĝi la tutan aferon, mi foriros kun la plej granda ĝojo je eterne de l’ sceno, kaj el aŭtoro kaj iniciatoro mi fariĝos simpla amiko de l’ lingvo internacia, kiel ĉiu alia amiko. Se tamen nenia el la instruitaj akademioj volos preni mian aferon, tiam mi daŭrigos la publikigadon de l’ proponoj, sendataj al mi, kaj laŭ mia propra pensado kaj laŭ la pensoj de l’ publiko, sendataj al mi pri tiuj proponoj, mi mem antaŭ la fino de l’ jaro decidos la finan formon de l’ lingvo kaj mi sciigos, ke la lingvo estas preta.
II.
La nombro 10.000.000, pri kiu estas parolita en mia unua verko, ŝajnas al multaj absolute ne ricevebla. La plej granda parto de l’ mondo efektive kredeble estos tiel senmova, ke ĝi de si mem ne donos voĉon, malgraŭ ke la afero estas tiel grava kaj la laboro de l’ voĉdono tiel malgrandega. Sed se l’ amikoj de l’ lingvo internacia, anstataŭ timegi la nombron, laboros por la afero kaj kolektos tiom voĉojn, kiom ili povos, tiam la necesa nombro da voĉoj povas esti ricevita en la plej mallonga tempo.
Kiam mi proponis la voĉdonon, mi profunde kredis, ke pli frue aŭ pli malfrue 10.000.000 voĉoj estos kolektitaj. La rezultatoj, kiuj sin montris ĝis hodiaŭ, ankoraŭ plifortigas mian kredon. Sed ni prenu, ke mi fantazias, ke mi eraras, ke mi tro multe esperas, — ke sur la tuta tero ne estos kolektita eĉ unu miliono da voĉoj… kion l’ afero tiam perdos? Kelkaj konsilas al mi, ke mi forĵetu la voĉdonon aŭ ke mi malgrandigu la nombron da postulataj voĉoj ĝis unu miliono; „ĉar“, ili diras, „danke la fantazian punkton de l’ voĉdono, afero per si mem tiel utila, povas fari fiaskon“. Sed kie, sinjoroj, vi prenis, ke la veno al celo de l’ afero dependas de l’ rezultatoj de la voĉdono? Tiuj, kiuj trovas, ke mia lingvo estas inda je lerno, sendas al mi promesojn senkondiĉajn kaj lernas la lingvon sen ia atendo. Sendepende de l’ iro de la voĉdono en tiu ĉi lingvo estos eldonataj libroj kaj gazetoj, kaj la afero sin movos antaŭen. La voĉdonon mi proponis sole por tio, ke al la afero povu esti altiritaj per unu fojo tutaj amasoj da homoj, ĉar mi scias, ke preni ian laboron, eĉ la plej malgrandan, ne ĉiu konsentos, sed helpi aferon tre utilan, kie estas postulata nek laboro, nek mono, — ne multaj malkonsentos, tiom pli, se troviĝos memorigantoj. Mi ripetas: profunde mi kredas, ke pli frue aŭ pli malfrue 10.000.000 voĉoj estos kolektitaj, kaj tiel je unu bela tago ni sciiĝos, ke la lingvo internacia fariĝis tutmonda; sed se eĉ la nombro de l’ voĉoj neniam venus al dek milionoj, — la afero pro tio ĉi tute ne estos perdita.
Kelkaj provis montri al mi, ke mia projekto de l’ voĉdono estas matematike ne ebla; tiel ekzemple unu faris jenan kalkulon: „se ni prenos, ke la enskribado de ĉiu promesanto okupos ne pli multe ol unu minuton, kaj vi, forĵetinte ĉian alian laboron, vin okupos sole je tiu ĉi afero, laborante sen ripozo 15 horojn ĉiutage, — tiam la pretigo de la libro de l’ voĉoj okupos 30 jarojn, kaj por eldoni ĝin vi bezonos la riĉecon de Krezo!“ La kalkulo ŝajne estas tute prava kaj povas timigi ĉiun, — tamen se la skribinto de tiu ĉi kalkulo bone pensus pri ĝi, li tre facile ekvidus, ke tie ĉi estas sofismo, kaj se nur efektive estos alsenditaj dek milionoj promesoj, la libron de l’ voĉdono oni povos pretigi kaj eldoni en kelkaj monatoj kaj sen iaj riĉecoj de Krezo. Ĉar kiu diras, ke la tuta libro devas esti propramane skribita de unu persono? Ke ĉe ĉiu pli granda afero estas uzata divido de laboro, la skribinto tute forgesis! Tiaj „timigaj“ libroj estas eldonataj ĉiutage en granda nombro, kaj tio ne sole ne estas neebla, sed neniu eĉ en tio vidas ion grandegan, mirindan. Se vi kolektos la numerojn de ia ĉiutaga gazeto por unu jaro, vi ricevos libron, kiu laŭ grandeco kaj kosto egalas la elirontan libron de l’ voĉoj, kaj laŭ la malfacileco de l’ pretigo multe superas mian libron, de kiu la pretigo estas laboro pure meĥanika. Tiel ĉiujare en la mondo estas eldonataj miloj kaj dekmiloj da tiaj „neeblaj“ libroj, kaj tamen neniu el la redaktoroj estas mirindaĵisto. Sinjoroj la kalkulantoj forgesis tiun simplan leĝon, kiun ili povas vidi sur ĉiu paŝo, ke tio, kio ĉe unu homo postulas 30 jarojn, ĉe cent homoj okupos sole 4 monatojn, kaj tio, kio estas neebla por unu persono, estas ludilo por grupo da personoj.
Al ĉiuj amikoj de l’ lingvo internacia mi ripetas ankoraŭ mian peton: ne forgesu la promesojn kaj kolektu ilin kie kaj kiom vi povas. Multaj pensas, ke ili ne devas sendi promeson, ĉar „la aŭtoro eĉ scias, ke ili ellernos aŭ jam ellernis la lingvon“! Sed la promeso estas necesa ne por mi, sed por la statistiko. Se iu eĉ skribis al mi kelkajn leterojn en la lingvo internacia, mi ne povas lin nomi internaciisto, ĝis li ne sendis al mi sian promeson. Ne diru, ke de unu aŭ kelkaj promesoj la grandega nombro ne pleniĝos: ĉiu maro estas kreita de apartaj gutoj, kaj la plej granda nombro devas kaj povas esti ricevita el apartaj unuoj. Memoru, ke se eĉ la esperata nombro estas ne ricevota, vi nenion perdas, sendante la promeson[15].
Piednotoj
[redakti]- ↑ teksto: ilian.
- ↑ arkaika formo: kian.
- ↑ arkaika formo: tian.
- ↑ arkaika formo: kian.
- ↑ Ili neniam aperis; la kialon klarigas la sekvanta „Aldono al la Dua Libro“.
- ↑ Poste Zamenhof ne plu uzas liajn parolturnojn.
- ↑ eble (?) preseraro por „tute preta“.
- ↑ teksto: ĝiaj.
- ↑ teksto: kio.
- ↑ teksto: ebla.
- ↑ arkaika formo: artikulojn.
- ↑ teksto: ensong.
- ↑ teksto: iliajn.
- ↑ arkaika formo: nenian.
- ↑ Ĉi tie, sub III, venas la gramatika parto.