Originala Verkaro/II/101

El Vikifontaro


1896

N-ro 101.
Memstareco

Wüster: Mem

„Lingvo Internacia“ I. 1896, n-roj 6—7, paĝ. 101—103.

Kelkaj amikoj min demandas, kial mi nenion skribas en nia nuna gazeto „Lingvo Internacia“, kelkaj eĉ konkludis el tiu ĉi fakto, ke mi eble havas ian nekontentecon kontraŭ la nova gazeto. Mi rapidas raporti al la demandantoj, ke tiu ĉi konkludo estas tute erara.

Nia nuna gazeto ne aperas kiel io nova, partia, kiel kelkaj en la komenco pensis; ĝi estas — kvankam sub alia redakcio — pura daŭrigo de la gazeto antaŭa; ĝi prezentas nian komunan, tre bone redaktatan centran organon, kaj mi varmege rekomendas ĝin kiel unuan kaj plej necesan objekton por niaj amikoj. Ĉion alian niaj amikoj povas fari aŭ ne fari; sed kiu ne abonas nian standardon, la „Lingvon Internacian“, tiu ne estas esperantisto.

De la tago de naskiĝo de nia afero ĝis decembro 1895 la kondukado de nia afero trovis sin ĉiam en la manoj de ĝia iniciatoro. Tio ĉi estis ne bona, ĉar vole-ne-vole tio ĉi donadis al la afero karakteron iom personan. Sed bedaŭrinde alie ne povis esti, ĉar ekzistis ankoraŭ neniu, kiu volus kaj povus preni sur sin la kondukadon de la afero. Sed la nuna gazeto, kiu estas bonege redaktata, en kiu mi eĉ unu vorton ne trarigardas antaŭ la presado kaj de kiu aperas jam la sepa numero, montras tre konvinke, ke nun nia afero estas jam tute memstara kaj ne bezonas pli ne sole mian kondukadon, sed eĉ mian helpadon. Tio ĉi estas tre grava cirkonstanco, kaj, kiel tute ĝuste rimarkis s-ro Ben-David en la n-ro 2, tio ĉi faras epokon en nia afero. Ĝis nun oni povis ankoraŭ timi, ke nia afero vivos nur tiel longe, kiel vivos ĝia iniciatoro; nun, kiam la afero jam ses monatojn iras tre bone tute sen mia enmiksiĝado, la supre esprimita timo tute malaperas kaj nia afero metis jam sian piedon en la eternecon.

Estas tre dezirinde, ke la senpersoneco kaj memstareco de nia afero ĉiam pli kaj pli fortiĝu; tial mi nun penos detenadi min de ĉia gvidanta partoprenado en nia organo. Mi okupas min nur je konstanta registrado kaj adreso-kolektado de ĉiuj esperantistoj (kio devas fariĝadi ĉiam senŝanĝe en unu loko) kaj je eldonado de la „Biblioteko“ de la lingvo Esperanto.

Venis jam la tempo ellabori detalajn teĥnikajn vortarojn de nia lingvo por ĉiuj sciencoj, profesioj, sportoj k.t.p. Tiujn ĉi vortarojn devas ellabori nepre specialistoj, ĉiu en sia specialeco. Por ĉiuj, kiuj posedas ian specialon kaj konas ankaŭ bone nian lingvon, tiu ĉi laboro estos tute ne malfacila; ili agas erare, se ili atendas tiajn vortarojn de mi. Se mi, kuracisto, volus verki detalan teĥnikan vortaron ekzemple por inĝenieroj aŭ por brandfaristoj k.t.p., mi kreus nur sensencaĵon, dum ili, ĉiu en sia specialeco, kreos tre bonajn detalajn vortarojn, eĉ se ili nian lingvon posedas ne tute perfekte. Tiel same en ĉiu alia lingvo la popolo kaj la aŭtoritataj verkistoj ellaboris nur la komunan lingvon; sed la specialajn teĥnikajn vortojn ellaboras nur tiuj specialistoj, kiuj ilin bezonas, kaj en tiu ĉi okazo ia eĉ la plej malklera profesiisto kreas sian bezonatan vorton bone, dum la plej aŭtoritata beletristo aŭ filologo kreus ĝin sensence.

Ĉe la kreado de detalaj teĥnikaj vortaroj la specialistoj devas sin gvidi je tiuj samaj reguloj, laŭ kiuj oni kreas ilin en ĉiuj lingvoj, t. e.:

1) Antaŭ ĉio oni demandas sin, ĉu tia vorto ne ekzistas jam en la komuna lingvo; ekzemple, se velocipedisto bezonas la vorton „rado“, li kompreneble ne kreos novan vorton, sed prenos la vorton ekzistantan jam en la komuna vortaro.

2) Se oni scias, ke la bezonata vorto ankoraŭ ne ekzistas, t. e. simple ne estis ankoraŭ uzata, oni penas krei la vorton el la aliaj radikaj vortoj, kiuj jam ekzistas en la lingvo. Ekzemple, se en ia juna lingvo la unuan fojon devas aperi matematika verko, la verkanto, bezonante esprimi ekzemple „multobligi“, „dividato“ aŭ „triangulo“, kreos tiujn vortojn facile el la vortoj jam ekzistantaj en la vortaro.

3) Se, fine, la vorto ne ekzistas en la komuna vortaro kaj krei ĝin el la ekzistantaj vortoj estas malfacile aŭ donas esprimon neklaran, tro longan kaj ne oportunan, la specialisto, ne longe pensante kaj ne ĝenante sin, simple prenas la vorton el ia alia lingvo, donante al ĝi nur la ortografion de sia[1] lingvo. La elekto ordinare ne estas malfacile, ĉar la plej granda parto da vortoj de tiu ĉi 3-a kategorio estas egale uzataj[2] (kiel vortoj „fremdaj“) en ĉiuj lingvoj kaj estas sekve jam per si mem internaciaj. Se vi dubas, ĉu la bezonata vorto estas uzata en ĉiuj lingvoj egale aŭ malegale, vi povas simple preni la vorton el la vortaro franca (kiun ĉiu povas ja facile havi), aŭ helpi al vi en ia alia maniero, tiel same, kiel en ĉiu juna lingvo helpas al si la kreantoj de novaj specialaj vortoj ne turnante ja sin al ia beletristo aŭ filologo.

Kion ajn vi devos fari, prezentu al vi de nun ĉiam, ke la iniciatoro de la lingvo jam ne ekzistas, ke ekzistas nur la lingvo mem kaj ĝia popolo (la esperantistoj). La nuna vortaro de nia lingvo estas multege pli riĉa ol la vortaro de ĉia juna, ankoraŭ ne sufiĉe potenca popolo; sekve se en tiuj lingvoj rapida riĉigado de la lingvo per fortoj komunaj iras tre facile kaj rapide, des pli facile ĝi iros en nia lingvo.

Piednotoj[redakti]

  1. teksto: lia.
  2. tiel en la teksto!