Originala Verkaro/III/11

El Vikifontaro


N-ro 11.
Respondo[1] de la 30. VI. 1914

(al invito partopreni fondon de „Hebrea Ligo“)

En la jam (sub n-ro 10) citita libro de Edmond Privat, paĝ. 185—186 (Brita eldono) resp. paĝ. 96—97 (Leipzig-a eldono).

Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar, laŭ miaj konvinkoj, mi estas „homarano“, kaj mi ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj — kiel natura sindefenda reago — estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala.

Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta. Mi estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma.

Piednotoj[redakti]

  1. Ĝi ankaŭ rilatas la homaranismon. Oni estis invitinta d-ron Zamenhof „partopreni je kunveno por fondo de Hebrea Ligo“ en Parizo 1914.