Originala Verkaro/III/5

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


N-ro 5.
Letero[1] al Kofman (Odeso?) de la 15. (28.) V. 1901

(Pri la lingvo de l’ hilelistoj)

Kara sinjoro! — Ne fininte ankoraŭ la legadon de mia broŝuro, vi esprimis al mi vian ĝojon pri tio, ke mi „elĵetis la demandon de lingvo“; tial mi prezentas al mi kiel malagrable vi kredeble estis surprizita, kiam vi en la dua parto de la broŝuro tamen trovis tiun demandon! Post multa ŝanceliĝado mi tamen enprenis la demandon de la lingvo, ĉar mi konvinkiĝis, ke hilelismo sen la lingvo neniel povus ekzisti, ĝi havus neniun sencon kaj prezentus nur falsan, nevivipovan kompromison. Tiel longe kiel la hebreoj ne havos lingvon kaj estos devigataj en la praktiko ludi la rolon de „rusoj“ „poloj“ k.t.p. — ili ĉiam estos malestimataj kaj la hebrea demando neniam estos solvita. Ne timu tamen, ke la projekto de hilelismo kun lingvo neŭtrala estos danĝera por Esperanto! Ho ne, ho ne! Mi estas certa, ke se vi bone pripensos la aferon, vi venos al la konvinko, ke ambaŭ demandoj estas tre malvaste kaj nedisigeble ligitaj inter si. Tiel same kiel la hilelismo ne povos ekzisti sen lingvo neŭtrala, tiel same la ideo de lingvo neŭtrala neniam povos vere efektiviĝi sen hilelismo!

Estas vero, ke Esperanto havas nun la plej bonajn kaj brilantajn esperojn por la estonteco: kaj tamen — sufiĉe instruita de la sperto — mi ne estas optimisto! Estis tempo, kiam Volapük staris ankoraŭ multe pli brilante, — kaj tamen… rapide kiel fulmo Volapük falis kaj el ĉiuj ĝiaj plej brilantaj esperoj restis nenio! Se eĉ ĉiuj akademioj de la mondo akceptus Esperanton, se eĉ milionoj da personoj ĝin uzadus — nenio garantias, ke en la daŭro de unu jaro ĝi subite ne estos forĵetita kaj forgesita por eterne! Se ĝi unu fojon „eliros el la modo“, ĝi plej rapide pereos por ĉiam. Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol milionoj da aliaj homoj. Hereda lingvo de la plej malgranda kaj plej sensignifa popoleto havas vivon multege pli garantiitan kaj neestingeblan, ol senpopola lingvo, kiun uzus eĉ milionoj da homoj.

Jes, mi estas profunde konvinkita, ke nek solvo de la hebrea demando, nek enradikiĝo de lingvo neŭtrala estos iam ebla sen hilelismo, t. e. sen kreo de neŭtrala popolo.

Sed kompreneble estus facilanimeco, se mi volus oferi Esperanton, kiu jam ion atingis; mi oferus pro ideo, kiu eble ne estos akceptita kaj efektivigita. Sed mi tion ĉi ja ne faros. Por Esperanto ni laborados tiel same kiel antaŭe, kaj la hilelismo nin ne detenos tiel same, kiel nin ne detenas la atendado de internacia komitato da akademioj, kiun esperas niaj francaj amikoj. Nur en la okazo, se la ideo de hilelismo estos efektivigita kaj se kolektiĝos kongreso de hilelistoj sufiĉe granda kaj forta — nur tiam ni ligos kun ĝi la sorton de lingvo internacia, tiam mi deĵetos mian pseŭdonimon kaj tiam mi proponos al la mondo esperantista, ke ili — pro la bono de Esperanto — akceptu la ŝanĝojn, kiujn la kongreso deziros fari en Esperanto (aŭ ke ili akceptu tiun alian lingvon neŭtralan, kiun la kongreso proponos). Ĝis tiu tempo la nomo de la aŭtoro de hilelismo restos severe kaŝita (almenaŭ publike; se private multaj eble scios pri la aŭtoro, tio ĉi nenion malhelpos); tamen, kiom ni povas, ni devas peni, ke mia nomo restu nekonata[2].

Via Zamenhof.



Piednotoj[redakti]

  1. La letero estas trovita (sen koverto) en la arkivo de la societo „Esperanto“ en Odeso de samideano S. Rublov. Lia raporto pri ĉi tiu letero, farita al N. Nekrasov, montras la jenon: Nekrasov estis supozinta, ke Kofman estas la adresito. Rublov do nun interrilatis kun Kofman, kiu konfirmis la supozon. Zamenhof estis sendinta kelkajn jarojn antaŭ la publikigo la manuskripton de sia broŝuro pri hilelismo al Kofman. Ĉi tiu estis kontraŭ la ideoj de hilelismo. Do, verŝajne Zamenhof dum longa tempo hezitis, publikigi sian verkon. (I. a. Kofman rakontis al Rublov tre interesan detalaĵon: Zamenhof havis la intencon, reformi la hebrean lingvon [ne la malnovan, sed la nov-hebrean, la t. n. ĵargonon]. Li deziris simpligi la ĵargonon, doni al ĝi racian gramatikon ktp. Cetere Kofman rakontis, ke li konversaciis kun Zamenhof ĉirkaŭ la jaroj 1900 ĝis 1902 pri cionismo, kaj ĉi tiu montris sian simpation al tiu naciisma movado, opiniante ĝin rimedo, por altigi la senton de memestimo ĉe la hebreoj, kaj samtempe revis pri apliko de novigita ĵargono; li volis elĵeti el ĝi ĉiujn vortojn negermandevenajn [rusajn, polajn ktp.]. — Ĉu Kofman ĝuste rememoras pri ĉi tiu afero, tion oni malfacile povas kontroli. Certe Zamenhof poste ne favoris la ideojn cionistajn. Kaj pri lia plano rilate la hebrean ĵargonon mi nenie trovis ion.) — Kvankam la letero al Kofman estas skribita antaŭ la apero de la n-roj 3 kaj 4 en ĉi tiu III-a parto, ĝi povas esti sufiĉe bone komprenata nur, post kiam oni legis ilin. Kaj fakte, kiel montras la ĵus diritaj vortoj, ĝi estas skribita nur post ili.
  2. Precipe por esperantistoj-nehebreoj.