Originala Verkaro/III/7
Respondo al P-ro Dombrovski
„Ruslanda Esperantisto“. II. 1906, n-ro 5 (Majo).
La artikolo de P-ro Dombrovski en la No 3 de „Ruslanda Esperantisto“, min iom mirigis. Estas tamen facile rimarki, ke la tuta artikolo estas kaŭzita de simpla malkompreniĝo.
Mi ne volas nun multe paroli pri la esenco kaj celoj de la homaranismo, ĉar tio ĉi postulus la skribadon de multaj kaj grandegaj volumoj, kiuj pli aŭ malpli frue sendube estos verkitaj de diversaj homaranoj. La temo estas tiel ampleksa, ke kiom ajn multe mi parolus, mi ne klarigus eĉ la centonon de tio, kio devas esti klarigata. Tial mi lasas al aliaj personoj kaj aliaj tempoj la iom-post-ioman plenan klarigadon de la homaranismo kaj mi diros nur kelke da vortoj pri tiuj pure eksteraj malkompreniĝoj, kiuj kaŭzis la artikolon de s-ro D.
1) Ŝajnas al mi, ke la ĉefa kaŭzo, kiu malamikigis s-ron D. kontraŭ la homaranismo, estas la malfeliĉa esprimo „spirita mallumo“, kiun li legis en la dogmo 10. S-ro D. trovis, ke laŭ la opinio de la homaranoj la religiaj moroj enkondukas en la vivon „spiritan mallumon“, kaj mi tute ne miras, ke tiu ĉi esprimo faris malagrablan efikon sur s-ron D. Sed se li estus leginta la dogmojn pli atente, li facile rimarkus, ke tiu ĉi malfeliĉa esprimo estas… simpla preseraro![1] La homaranoj ne sole ne estas malamikoj de la religiaj moroj, sed kontraŭe, varmege ilin rekomendas (kompreneble, ili deziras perfektigi la morojn kaj purigi ilin de ĉio mensoga kaj hipokrita), ili trovas la ekzistadon de moroj tre grava kaj ili diras en siaj dogmoj, ke la religiaj moroj havas la celon enporti en la vivon difinitan programon kaj spiritan varmon; sed en la rusa teksto de la dogmoj per eraro anstataŭ la vorto „tjeplotu“ (= varmon) estis presita „tjemnotu“ (= mallumon). Kia domaĝo, ke s-ro D. legis nur la rusan tekston kaj, rimarkante laŭ la senco, ke tie estas tre videble ia preseraro, ne enrigardis en la apude starantan tekston esperantan!
2) Al s-ro D. ŝajnis, ke la homaranoj metas Hillelon pli alta ol Jesuon Kriston. Ĉar s-ro D. estas ne sole sincera kaj profunde konvinkita kristano, sed ankaŭ katolika pastro kaj profesoro de eklezia akademio, mi tute ne miras, ke tiu ĉi supozata intenco de la homaranoj faris sur lin malbonan impreson. Sed… ankaŭ tie ĉi estas ja simpla eraro, kiu certe neniam povus veni en la kapon de s-ro D., se li legus la dogmojn pli atente. La homaranoj ne havas eĉ la plej malgrandan intencon, komparadi reciproke la valoron de diversaj religioj kaj de iliaj fondintoj; la ideo detronigi Jesuon Kriston por la kristanoj aŭ Mozeon por la hebreoj aŭ Mahometon por la mohametanoj k.t.p. kaj surtronigi anstataŭ ili Hillelon neniam eĉ por unu minuto venis en la kapon de iu homarano. Sian ĉefan religian principon la homaranoj nomis „hilelismo“ ne por honori pli Hillelon ol Kriston aŭ Mozeon, sed nur tial, ke la principo, kiu donis al la homaranoj la eblon krei ponton inter ĉiuj religioj, estis esprimita (kvankam sen ia speciala propaganda intenco) ĝuste de Hillel. Se okaze tiu principo estus esprimita ne de Hillel, sed de ia tute sensignifa kaj senvalora persono, ni devus nomi tiun principon per la nomo de tiu persono, kaj tio ĉi tute ne signifus, ke ni metas tiun personon pli alten ol ĉiujn grandajn instruistojn de la homaro. Se ni devas fari tiun honoron al ĉiu eĉ plej senvalora homo, se li okaze estus aŭtoro de la principo, tiom pli ni ja ne povas rifuzi tiun ĉi tute naturan honoron al Hillel, pri kiu s-ro D. kiel pastro instruita scias ja tre bone, ke li estis unu el la plej piaj kaj plej estimindaj religiaj saĝuloj.
Se la homaranoj volus krei ian novan religion, ili sendube turnus sin ne al Hillel, sed al la diversaj fondintoj de religioj; sed la homaranoj ne havas eĉ la plej malgrandan intencon, krei ian novan religion, ili volus nur fari ponton, kiu povus pace ligi inter si ĉiujn religiojn ekzistantajn kaj poste iom-post-iom kunfandi ilin reciproke. Ke Kristo revis pri frateco de la homaro, neniu el ni dubas; sed pri tio sama revis ankaŭ la fondintoj de aliaj religioj. Se Kristo kaj la aliaj grandaj instruistoj de la homaro nun vivus kune, ili certe facile interkonsentus inter si, ili certe la „efektivajn postulojn de Dio“ metus pli alten ol ĉiujn diferencajn formaĵojn, kaj ni havus nun ne multajn religiojn, sed unu ĉiuhoman religion. Sed la fondintoj ja nun ne vivas, restis nur la „religioj“, kiuj portas iliajn nomojn; kvankam ĉiuj ekzistantaj religioj parolas pri kunfandiĝo de la homaro, ne sole neniu el ili donis ian rimedon, por tion ĉi atingi, sed kontraŭe, ĉiu el ili rekte malhelpas tiun ĉi kunfandiĝon: ĉiu el la religioj ja diras, ke ĝi estas donita tuta de Dio, sekve tute konsekvence ĉiu religio devas rigardi ĉiujn alireligiulojn kiel pekantojn kontraŭ la ordonoj de Dio, kaj la akcepton de iaj aliaj religiaj formoj krom ĝiaj ĝi devas rigardi kiel krimon kontraŭ Dio. Kiamaniere do fariĝos la kunfandiĝo de la homaro? S-ro D. respondos kredeble: „ĉiuj homoj akceptu la religion katolikan, kaj tiam la homaro kunfandiĝos“… Sed tiel same diras ja pri sia religio ankaŭ la kredantoj de ĉiuj aliaj religioj. Kiel do agi?
La homaranoj havas nenian intencon esploradi la komparan valoron de ĉiuj religioj, ĉar tio ĉi estus afero tute sencela. Kiel ajn alte tiu aŭ alia religio starus, la mondo neniam akceptos ĝin memvole (kaj por propagando per glavo aŭ per reĝaj ordonoj pasis jam la tempo), ĉar ĉe kredantoj tion ĉi malpermesas la blinda kredo kaj ĉe nekredantoj tion ĉi malpermesas genta aŭ partia ambicio. Por ke ĉiu homo povu rigardi homon de alia religio ne kiel „malamikon de Dio“, kaj por ke la homaro povu iam kunfandiĝi, ekzistas nur unu rimedo, nome la sekvanta: ke la homoj, ne rompante sian gentan religion kaj ne disputante pri la kompara valoro de la religioj, akceptu la sekvantan dogmon, kiun ĉiu pensanta homo povas akcepti kun pura konscienco: „ordono de Dio mem estas nur tio, kio estas enskribita en la koro de ĉiu homo kaj kio tial estas komuna al ĉiuj religioj, — ĉio alia en la religioj estas nur ordonoj de homoj; sekve sen peko kontraŭ Dio ĉiuj religiaj eksteraĵoj povas esti malsamaj ĉe diversaj gentoj kaj povas ŝanĝiĝi kaj kunfandiĝi per reciproka interkonsento de la homoj“. Kiam tiu ĉi dogmo estos akceptita, tiam la eternaj religiaj muroj inter la homoj falos kaj la kunfandiĝo de la homaro fariĝos afero plenumebla.
Sed la diritan dogmon, kiu prezentus la tutan religian fundamenton, la tutan religian esencon de la homaranismo, ni trovas en formo konforme esprimita nek ĉe Kristo, nek ĉe Mozeo, nek ĉe iu alia, — ni trovas ĝin nur ĉe Hillel. Jen kial nia ideo ricevis la nomon „hilelismo“.
(Hillel diris al unu idolano: „La tuta esenco de nia religio estas la leĝo: »agu kun aliaj, kiel vi volas, ke oni agu kun vi«; ĉio alia estas nur komentarioj“.)
Mi parolis tiel multe pri Hillel nur, por montri, ke la homaranoj estis tute pravaj, kiam ili sian ideon komence nomis „hilelismo“, sed en efektiveco la tuta argumentado estas superflua, ĉar grava estas ja ne la nomo, sed la esenco de la afero, kaj cetere nun, por tuŝi nenies gentan aŭ eklezian ambicion, la homaranoj jam mem, kiel oni scias, forigis la nomon „hilelismo“ kaj anstataŭigis ĝin per la absolute sengenta, seneklezia kaj senpersona nomo „homaranismo“.
3) S-ro D. diras, ke nia ideo ne estas nova! Se li iam ekscios la historion de la ideo homaranisma, li kun miro ekscios, ke en la daŭro de tre multaj jaroj la iniciatoroj devis malfacile bataladi kun si mem, konstante serĉadi, esploradi kaj ŝanĝadi, antaŭ ol tra la multegaj kaj plej diversaj komplikitaj dogmoj, kiujn instruas la mondo kaj niaj kutimoj, ili venis al tiuj dogmoj, kiujn instruas la absoluta justeco kaj logiko kaj kiuj aperas nun al s-ro D. tiel malnovaj kaj ĉiukonataj!…
Sed tiu ĉi historio ja neniun povas interesi, kaj tial mi diras sole: jes, ni scias, ke nia ideo ne estas nova; sed ĝuste tio ĉi estas ja nia forto; ĝuste tiu fakto, ke pri nia ideo ĉiam revis kaj revas la plej bonaj homoj en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj lokoj de la tero, tio ĉi ja devas montri la plej konvinke, ke nia ideo ne estas arbitre elpensita de iaj apartaj utopiistoj, ke ĝi estas perfekte bona, absolute necesa, ke la celado al ĝi estas la devo de ĉiu homo. Vi diras, ke pri tiu ĉi ideo jam antaŭ ni paroladis ĉiam la veraj religiuloj, la humanistoj, la framasonoj k.t.p… Jes, sed la diferenco inter ili kaj ni estas tio, ke ili parolas kaj revas pri la frateco de la homaro kaj ni celas ĝin praktike efektivigi; ĉiu vera religiulo, humanisto aŭ framasono, kiu el la anaro de la parolantoj kaj revantoj transiras al la anaro de la efektivigantoj, fariĝas per tio „homarano“.
4) „Ili ne malkuraĝis ankaŭ proponi eĉ tute nekompreneblajn barbarajn terminojn de ,Peterburgregno‘, de ,Varsovilando‘“ — diras s-ro D. Mi konfesas, ke mi ne komprenas, per kio la diritaj terminoj estas tiel nekompreneblaj kaj barbaraj, kaj ŝajnas al mi, ke se s-ro D. sin mem demandos, li devos konfesi, ke la tuta kulpo de tiuj terminoj konsistas nur en tio, ke ili estas „novaj“ kaj niaj oreloj ankoraŭ ne alkutimiĝis al ili; sed ĉu ĉio, kio ĝis nun ne estis uzata, estas nepre barbara? Ni tamen blinde kredu, ke la diritaj terminoj estas terure barbaraj kaj ilia proponado estis „nemalkuraĝo“ de la flanko de la homaranoj, — kaj ni demandu: en kio konsistas ilia barbareco? Ĉu en la formo de la vortoj? Tiam ni devas ja memori, ke neniu malpermesas al la homaranoj anstataŭigi tiujn vortojn per aliaj, pli agrablaj, se tiaj troviĝos. Ĉu en la principo de la vortoj, kiu konsistas en tio, ke lando ne devas porti la nomon de ia gento? Sed s-ro D. ja scias, ke la nomado de lando per la nomo de ia gento ĉiam kondukas al tio, ke la dirita gento rigardas sin kiel mastrojn de la lando kaj ĉiujn, kiuj ne apartenas al tiu gento, ili rigardas kiel fremdulojn, kiuj estas nur tolerataj, manĝas la panon de tiu gento kaj devas servi al la interesoj de tiu gento. Ĉu tio ĉi estas justa? Se mi naskiĝis en tiu ĉi lando, se tie ĉi vivis kaj laboris miaj gepatroj, se tie ĉi sin trovas la tomboj de miaj avoj kaj praavoj, se ĉiuj atomoj de mia korpo konsistas el produktaĵoj de tiu ĉi lando, — ĉu estas juste, ke oni min nomu fremdulo en mia patrujo, ke oni min nomu homo sen patrujo nur tial, ke mi konfesas alian religion aŭ parolas alian lingvon ol la gento, kiu en mia lando prezentas la plimulton? Ĉu oni povas nei, ke laŭ la leĝoj de la vera moralo ĉiuj homoj havas egalajn rajtojn pri la lando de ilia naskiĝo tiel same, kiel ĉiuj infanoj havas egalajn rajtojn pri sia patrino, kaj ĉia alia parolado estas barbaraĵo, kiu nin ne indignigas nur tial, ke ni ne pensas pri tio ĉi?
Se ekzemple iu franco aŭ hispano ne komprenus la principon de la sengenteco de la tero, mi ne mirus: ili tiel kutimiĝis vidi ĉirkaŭ si ĉiam nur samgentanojn, aŭdi nur unu lingvon, ke estus tute pardoneble, se ili profunde kredus, ke lando kaj lingvo kaj religio estas identaj; sed kiu loĝas en lando, en kiu kolizioj de gentoj estas renkontataj sur ĉiu paŝo, tiu ne povas dubi pri la sole vera principo de la intergenta moralo.
Kaj se ni eĉ ne volas jam pensi pri moralo kaj justeco absoluta, al kiu ni ankoraŭ ne alkutimiĝis kaj kiu tial sonas en niaj oreloj nekompreneble kaj barbare, se ni volas ĉion juĝi nur laŭ niaj kutimoj, tiam ni ja ankaŭ devas ellabori en ni respondon al la sekvanta demando: se ĉiu loko de la tero devas aparteni al unu gento, tiam al kiu gento ĝi devas aparteni? Ĉu al tiu gento, kiu antaŭe posedis la landon? En tia okazo cent milionoj da kulturaj amerikanoj estas fremduloj en sia hejmo, homoj sen patrujo, ĉar ankoraŭ antaŭ kelkaj jarcentoj iliaj prapatroj loĝis ne en Ameriko. Ĉu al tiu gento, kiu nun posedas la landon? En tia okazo en ĉiuj gubernioj de la okcidenta Rusujo ĉiuj urboj (krom Varsovio) devas aparteni al la hebreoj, kaj ĉiuj nehebreoj devas esti rigardataj tie kiel fremduloj, kiel homoj sen patrujo. Kiel do decidi tiun ĉi komplikitan demandon? Ho ve, ĉiu decidas ĝin nur tiel, kiel estas oportune por li. Ekzemple, rusaj „patriotoj“ diras, ke la tuta „rusa“ regno tute nature devas aparteni nur al la „rusoj“; pola patrioto diras, ke en „Polujo“ ĉiuj devas esti poloj, sed tiuj samaj poloj indignas, kiam en alia lando oni postulas, ke ili estu ne-poloj; hebreaj patriotoj diras, ke en siaj landoj de naskiĝo ili devas esti plenrajtaj regnanoj kaj tamen en Palestino iam devas mastrumi nur la hebreoj… k.t.p. Ĉu vi ne vidas, kiel sensencaj kaj senmoralaj estas tiuj barbartempaj kaj dumezurilaj politikaj principoj ? Ĉu vi ne vidas, ke ili ne sole estas krimo kontraŭ la pura moralo, sed ankaŭ konstanta kaŭzo de neniam finiĝontaj intergentaj konfliktoj? Ĉu vi ne vidas, ke la sola morale justa kaj praktike paciga intergenta principo devas esti „plena sendependeco de ĉiu lando de la religio kaj lingvo de ĝiaj loĝantoj?“ Ĉu vi ne komprenas, ke tiu ĉi principo estas atingebla nur tiam, kiam malaperos la barbartempa kutimo nomi landon per la nomo de unu el la gentoj, kiuj en ĝi loĝas?
5) Estas strange, ke la bonega esperantisto s-ro D., kiu sendube multajn fojojn rebatadis la riproĉon, kiun la rutinuloj faras kontraŭ la ideo de lingvo internacia, nun mem faras ĝuste tiun saman blinde rutinan riproĉon kontraŭ la homaranismo! „La homaranismo estas kontraŭnacia kaj kontraŭreligia!!“ Kia senatenta supraĵa prijuĝo! La homaranismo, kies unu el la plej ĉefaj dogmoj estas batalado por la plena rajto de ekzistado de ĉiuj lingvoj kaj dialektoj, t. e. de ĉiuj nacioj kaj nacietoj, — la homaranismo, kiu ĉian englutemecon de nacioj kaj lingvoj fortaj kontraŭ nacioj kaj lingvoj malfortaj nomas „barbareco“, kontraŭ kiu la batalado estas unu el la ĉefaj celoj de la kreiĝo de la homaranismo, — tiu homaranismo estas kontraŭnacia! Per kio la homaranismo batalas kontraŭ la ekzistantaj lingvoj? Ĝi ja ne sole permesas al ĉiu uzi sian lingvon aŭ dialekton, sed ĝi eĉ rekte, per speciala kaj klara dogmo, postulas tiun ĉi rajton por ĉiu homo. La homaranismo ja nur postulas, ke sian lingvon ĉiu uzu nur por si kaj ne altrudu ĝin al aliaj personoj. Tiel same kiel regna justeco neniam intencas tuŝi la sanktecon de la internaj familiaj rilatoj, sed nur zorgas pri tio, ke la familiaj aferoj restu limigitaj en domo kaj unu familio ne altrudu siajn dezirojn al aliaj familioj, tiel same la homaranismo absolute ne intencas batali kontraŭ la interna vivo de la gentoj, sed ĝi batalas nur kontraŭ la maljusta regado de unu patruja gento kontraŭ la aliaj. Kulpigi la homaranismon pri kontraŭnacieco estas ja ripeti la vortojn de diversaj „vere rusaj“ homoj, kiuj diras, ke konstitucio estas malamiko de libereco, ĉar… ĝi malpermesas al unuj regnanoj libere premadi la aliajn regnanojn!
La homaranismo laŭ la opinio de s-ro D. estas kontraŭreligia! Kiun la homaranismo detiras de la religio? Ĉu la homojn blinde kredantajn? Sed tiuj ja ne akceptos la homaranismon. Ĉu la homojn libere pensantajn? Sed tiuj ja de longe defalis de la religio, kaj la homaranismo, kontraŭe, celas altiri ilin al la religio! La homaranismo, kiu varbos siajn adeptojn ne per blinda kredigado, sed per admonado, estas ja destinita sole nur por homoj libere pensantaj. La eklezio forigis ilin de la vera Dio — la homaranismo ilin rekondukis al Li. La eklezio rakontis al ili pri diversaj elpensitaj „ordonoj de Dio“, pri diversaj elpensitaj „sanktaj veroj“, kaj kiam ilia prudento kontraŭ tio ĉi ekprotestis, ili devis tute defali de ĉia religio, kaj multaj el ili sentas sin tre malfeliĉaj. Ili volas iafoje turni sian koron al la nekonata Mistera Forto de la mondo, sed ili ne povas tion ĉi fari, ĉar la nomon de Dio abomenigis al ili la falsa eklezia ideo pri Li, ili volus iri en preĝejon, sed ili ne povas tion ĉi fari, ĉar ĝi estus hipokritaĵo de ilia flanko; ili volus legi la Biblion, Evangelion kaj aliajn grandajn kaj kortrankviligantajn librojn, sed pro la karaktero de tiuj libroj ili ne povas tion ĉi fari sen hipokriteco; ili volus partopreni en iaj religiaj moroj, kiuj de la infanaj jaroj havas por ili multe da ĉarmo, — sed tio ĉi estus hipokritaĵo; per festoj kaj aliaj eksteraĵoj ili volus enporti kelkan poezian ĉarmon en la vivon de siaj infanoj, sed tio ĉi estus hipokritaĵo… La homaranismo redonas al ili, almenaŭ parte, tion, kion ili perdis. Ĝi diras al ili: vi povas direkti viajn pensojn al la Mistera Forto, se vi nur ne parolas pri ĝi en senco eklezia kaj kontraŭa al via scio kaj konvinkoj; vi povas legi la grandajn librojn de la instruistoj de la homaro, se vi nur memoros ĉiam, ke ili estas verkoj ne de Dio, sed de homoj, kaj se vi memoros, ke paralele kun grandaj perloj de filozofio kaj etiko tie troviĝas ankaŭ senvaloraj almiksaĵoj; vi povas partopreni mem kaj partoprenigi viajn infanojn en diversaj religiaj festoj kaj moroj, se vi evitos en ili ĉian mensogon kaj hipokritecon, ĉion, kio estas kontraŭ viaj konvinkoj kaj kredo, kaj partoprenados en ili simple nur kiel en tradiciaj moroj de via gento…
Kaj tiu ĉi homaranismo, kiu ne detiras de la religio la blinde kredantajn, sed kontraŭe, realproksimigas al la religio tiujn, kiuj perdis ĉian religion, — tiu ĉi homaranismo estas kontraŭreligia! Ni volas ne pereigi la religion, sed savi ĝin de la senduba pereo, al kiu alkondukis ĝin la batalado inter la prudento kaj eklezio.
Oni devas memori, ke la homaranismo tute ne volas anstataŭigi la ekzistantajn religiojn kaj templojn per iaj aliaj, ĝi volas nur krom la ekzistantaj kaj paralele kun ili fondi ankaŭ festojn, morojn kaj templojn neŭtrale-homajn. Estas vero, ke iom post iom (eble post tre longa tempo) la festoj kaj moroj neŭtrale-homaj paligados kaj elpuŝados la morojn gentajn, kaj la malaperantaj, ĉiam malpli kaj malpli ŝatataj religioj cedos iom post iom sian lokon al unu neŭtrale-homa kaj sincere kaj senhipokrite kredata religio; sed ĉu de tio ĉi ion perdos la religia ideo?
Vin, s-ro D., pri kiu mi scias, ke vi estas homo sincere kaj profunde religia, efektive kaj kore sindona pastro de Dio, — vin mi demandas: se vi povus vin turni al tiu granda morala Forto, kiun vi nomas „Dio“ kaj demandi Lin, ĉu li preferas, ke la homoj havu multajn religiojn kaj tial malamadu sin reciproke kaj ĉiu diru, ke nur lia religio estas la vera, aŭ ke la homoj aranĝu inter si ponton, per kiu ĉiuj religioj povos iom post iom kunfandiĝi en unu religion, kaj ili konstruu templojn komunajn, en kiuj ili povos frate ellaboradi al si idealojn kaj morojn komunajn, — kion Dio respondus? Se vi estas certa, ke Li preferus la unuan, tiam batalu kontraŭ la homaranismo; sed se vi pensas, ke Li elektus la duan, tiam… ne batalu por ni (ĉar mi komprenas, ke kiel pastro vi ne povas tion ĉi fari, almenaŭ nun), sed almenaŭ ne batalu kontraŭ ni, ĉar, batalante kontraŭ ni, vi batalos kontraŭ la volo de Tiu, al kiu vi ĉiam sincere kaj honeste servis.