Originala Verkaro/VI/8

El Vikifontaro


N-ro 8.
Saluto al „Verda Radio“[1]


Vi, „Verda Radio“, ekbrilo, karulo,
Per brilo fortika, per brilo konstanta,
Kaj malgraŭ malhelpoj de l’ norda nebulo
Vi restu fidiga, vi restu lumanta,
Ke ni vin rigardu kaj diru: „ĝi estas,
Ĝi provojn ne faras, ĝi vivas, ĝi restas“.



Piednotoj[redakti]

  1. „Verda Radio“ estas almanako de originalaj verkoj, eldonita 1911 en Riga de la samnoma Esperantista Literatura Rondeto.