Oskaro Spengler: La Subiro de l’ Okcidento

El Vikifontaro
Oskaro Spengler: La Subiro de l’ Okcidento ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Oskaro Spengler: LA SUBIRE DE L’ OKCIDENTO (germane).

Jen libro, pri kiu multe ankoraŭ parolos kaj diskutos la legontoj kaj ankaŭ la nelegintoj. La aŭtoro forlasas la vojon de la ĝisnuna pensmaniero, kaj diras, ke anstataŭ la indukta kaj dedukta pensado oni devas apliki en la sciencoj la intuicion, la internan, mistikan ekvidon.

Laŭ li, la kulturo estas organismo, kiu naskiĝas, vivas kaj mortas. La kulturo do vivas sian vivon kvazaŭ spontane, la homoj ne kreas kaj ne povas krei ĝin. Male, la kulturo kreas, formas la homojn laŭ sia figuro.

Laŭ ĉi tiu vidpunkto analizinte la ĝisnunajn kulturojn, li konkludas, ke nia okcidenta kulturo maljuniĝis kaj estas antaŭ morto. Kun la kulturo de la hodiaŭo pereos ankaŭ la homo de la hodiaŭo, venos nova kulturo, kiu kreos homojn novajn. Laŭ li, la homoj de la nova kulturo estas jam videblaj, ili estas la homoj de Orient-Eŭropo, de Ruslando. Eble ni povos okupiĝi pli detale pri la verko en iu sekvonta numero.

T. M.