Paĝo:Ŝapiro - Babiladoj de bonhumora Zamenhofano, 1924.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Grava okazintaĵo.

Antaŭ kelkaj semajnoj en la Esperanta mondo estis grava kaj eksterordinara okazintaĵo. Kia? Mi vetas, ke vi ne divenos. Vi eble pensas, ke ekz. s-ro Cart fariĝis „progresemulo“, aŭ s-ro Sebert fariĝis kontraŭulo de internacia organizaĵo, aŭ ke s-ro René de Saussure (Antido) ne elpensis novan projekton de Esperanta alfabeto? Ne, ne. Sed kio povis okazi? Eble jam konstruiĝis la Parkurbo, aŭ eble „Pola Esperantisto“ aperis akurate, aŭ „Le Monde Esperantiste“ ne insultis la eminentulojn? Ankaŭ ne.

Kio do povis okazi, vi demandos. Por faciligi al vi la divenon mi diros al vi, ke la okazintaĵo havis lokon en L… kaj koncernas la L… an gesamideanaron.

Ha, vi diros, ni jam scias, kio okazis. Eble oni presigis la verkaĵojn de nia „tradukanta samideano“ s-ro Neskribemski, aŭ eble nia samideano Oratoremulov ne parolis en la societo, aŭ fraŭlino Ridemoviĉ sidis en la societo malgaja? Ne. Do eble nia samideano Reformemski baptiĝis kaj transiris en la eklezion de pastro Schneeberger? Ankaŭ