Paĝo:Ŝapiro - Babiladoj de bonhumora Zamenhofano, 1924.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Terura sonĝo.

Antaŭ nelonge mi havis teruran sonĝon. Mi sonĝis, ke mi ĉeestas solenan jarkunvenon de ia Esperanto-Societo. Kiamaniere mi venis en la kunvenejon, mi ne povis klarigi al mi, sed en sonĝo ĉio ja estas ebla. Do mi sonĝis, ke mi, neplenaĝulo, nericevinta oficialan inviton, ĉeestis kunsidon de Esperanto-Societo en ia urbo. Kia urbo ĝi estis, mi ne scias, sed verŝajne sufiĉe granda, ĉar ĉeestis tre… malmultaj homoj. La prezidanto malfermis la kunsidon per la vortoj: „Gesinjoro! Mi anoncas la kunsido malfermitan.“ Ekaŭdinte tiun strangan idiomon mi ektimis: Eble mi estas en idista kaptilo? Sed mi tuj trankviliĝis, kiam oni klarigis al mi, ke kiel prezidanto de abstinenta societo povas esti drinkulo, same prezidanto de Esperanto-Societo povas ne koni la „nia karan“. Poste estis unuvoĉe (nur unu voĉo estis, tiu de la prezidanto) elektita prezidanto por la kunveno kaj du kunsidantoj. Kiam oni petis la kunsidantojn eksidiĝi ĉe la verda tablo, unu el ili, s-ro Flirtemulov, deklaris en iu stranga nekomprenebla por mi lingvo, ŝajne rusa, ke li ne komprenas, kion oni volas de li. Oni klarigis al li la aferon, kaj feliĉe li konsentis honorigi nin per la