Paĝo:Ŝapiro - Babiladoj de bonhumora Zamenhofano, 1924.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

1894; do, konkludis li, ni ne povas havi gazetojn Esperantajn, aperintajn antaŭ la superakvego.

Sed s-ro Kritikoviĉ obstine daŭrigis aserti, ke li vidis tiajn gazetojn en la societo, li eĉ bone memoras, ke li legis en la „Revuo“ pri tio, kiel Dio kreis la mondon, kiel li punis Adamon k. t. p. kaj ĉar la gazetoj ordinare raportas pri la lastaj okazintaĵoj, do estas jam memkompreneble, ke la nomita No. de la „Revuo“ aperis antaŭ la superakvego. S-ro Legistov deklaris, ke la rakonto pri kreo de mondo, pri Adamo k. t. p. efektive estis en „La Revuo“, sed ĝi estis Zamenhofa traduko de la Biblio. Tamen s-ro Kritikoviĉ ne trankviliĝis kaj parolis, parolis, parolis. Dio mia, kiom ĉi-tiu homo parolis! Mi aŭskultis lin atente, ĉar ĉiu vorto elparolita en aŭ pri nia kara lingvo estas jam sukceso de Esperanto, sed fine mi kontraŭ mia volo ne povis plu aŭdi. Stranga afero: ju pli li parolis, des pli ruĝa li fariĝis, des pli palaj fariĝis la estraranoj, des pli dormemaj kaj manĝemaj fariĝis la societanoj. Fine li ĉesis paroli, promesinte post kelkaj minutoj renovigi la paroladon. Poste komencis paroli sinjoro asesoro Flirtemulov. Li (mirinda afero: li esperantistiĝis dum la parolado de s-o Kritikoviĉ, ĉar antaŭe li tute ne sciis, kio estas Esperanto) konstatis ankaŭ, ke la societo faris nenion por Esperanto-afero, ke la gesocietanoj okupis sin nur per amindumo. S-ro Fundamentistov kontraŭdiris, ke ĉio, kio ne estas kontraŭ la Fundamento, povas esti permesata; do ĉar la Fundamento ne malpermesas amindumadon, la societanoj povis kun pura konscienco amindumi. Oni voĉdonis, ĉu estas dezirinda en Esperanto-Societo la amindumado. Neniu estis kontraŭ kaj la deziresprimo estis ĉiuvoĉe akceptita.