Paĝo:Ŝapiro - Babiladoj de bonhumora Zamenhofano, 1924.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

paroli kun sia bopatrino, ol klarigi al novaj samideanoj la signifon de la vorto: „dormoĉambropordŝlosiltruo“? Unu estraranino havas fratinon kaj la fratino havas fianĉon, do ŝi ne povas ankaŭ venadi en la societon. Unu estrarano ne havas fratinon, kiu havas fianĉon, sed li estas enamiĝinta kaj vi jam mem prezentas al vi sekvantajn bildojn: … ĉambro … muro … Zamenhofa portreto … tablo … papero … seĝo … estrarano … ama letero … aŭ alian bildon: strato … (aŭ ĝardeno) … estrarano … ŝi … klarigo … vangofrapo … k. t. p. Do la dua ĉambro estas estrarejo. Sed kie estas la kursoj? Ni ja legis, vi diros, en gazetoj, ke oni permesis malfermi la kursojn kaj nun ni ilin ne vidas. Sed, s-roj, bonvolu nur ekrigardi la muron kaj vi ekvidos niajn kursojn. Jes, ni havas kursojn, sed, bedaŭrinde, ni ne posedas instruistojn kaj lernantojn. Cetere tio estas malgravaĵo: grava estas la fakto, ke ni havas kursojn. Ni havas ankaŭ legejon. Nia legejo estas unikaĵo: en ĝi troviĝas tiaj antikvaĵoj, kiajn eĉ la Esperanta Biblioteko de Davidov ne posedas: ni havas eĉ kelkajn gazetojn, aperintajn antaŭ la superakvego.

Kion la societo havas ankoraŭ?

Du propagandajn foliojn, unu leterkeston, unu ŝrankon, unu verdan stelon kun Zamenhof, du ferajn kaj kelkajn Esperantajn ŝlosilojn, kelkdek stampilojn, kelkajn anonimajn plendleterojn, unu redaktoron, unu delegiton, unu korespondanton, unu tradukanton, unu filozofon, unu oratoron, multajn kritikantojn, unu poeton, unu deklamistinon kaj unu rublon da malprofito de ĉiu literatura vespero!