Paĝo:Ŝapiro - Babiladoj de bonhumora Zamenhofano, 1924.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se mi fariĝus idisto, mi unue al neniu dirus pri tio, sed presigus en lokaj ĵurnaloj anoncojn pri tio, ke mi elsendas senpage lernolibrojn de Esperanto. En efektiveco mi sendus al ĉiuj idajn reklamilojn. Ĉi-tion mi povus fari kun pura konscienco, ĉar Ido estas ja Esperanto, sed iom reformita, kaj ĉar ĉi-tiun propagandmanieron jam uzis multaj, eĉ en Rusujo unu moskvano havis librejon „Esperanto“ kaj estis idisto. Poste mi skribus en iu patriota gazeto artikolon, en kiu mi klarigus, ke esperantistoj propagandas ne nur Esperanton, sed ankaŭ Esperantismon, kiu estas tre danĝera kontraŭregna ideo; dum idistoj propagandas nur plibonigitan Esperanton — Idon, sed nenian Idismon. Tial ĉiu vera patrioto devas lerni Idon kaj tiamaniere savi la patrujon. Certe pro tia glorinda ago, kiel savo de l’ patrujo, oni donos al mi nomon de unua patrioto kaj… laŭ principo de renversebleco de… silaboj ankaŭ monon. Tiamaniere mi fariĝos glora ankaŭ en Idujo kaj mi ne dubas, ke oni min faros vicreĝo de ĝi. Sed se tio ne okazos, mi, volante ĝin meriti, komencos bojadi je ĉiuj gloraj esperantistoj. Tiam oni min jam certe nomos vicreĝo kaj tronheredanto de l’ Idujo (benata estu ĝia nomo!) kaj oni min elektus en la Idan Akademion. S-ro prezidanto donacus al mi dikan volumon de la „decidoj“ kaj mi enprofundiĝus en ĝi kaj post kelktaga laborado mi prezentus al la Akademio projekton ŝanĝi 7 sufiksojn, akcepti 23 novajn kaj ankaŭ alpreni 700 novajn vortojn. Kiam ĉiuj miaj projektoj estos akceptitaj, mi proponos rekomenci intertraktadon kun la obstinaj fundamento-fidelaj malfeliĉuloj. Sed se tiuj lastaj ne volos akcepti nian belan, „harmoniozan“, „logikalan“ lingvon, mi prezentus projekton de duonido-duonesperanto (Esper-