Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
August Šenoa
(1838.—1881.)

Maloftaj estas tiuj kroataj verkistoj, kies nomo transiris hejman sojlon. Inter tiaj maloftuloj trovis nia Aŭgust Šenoa distingan lokon.

Sian ĉarman, blankan Zagred-urbon, kie li naskiĝis la 14.an de Novembro 1838., kaj kie li la 13.an de Decembro 1881. por ĉiam fermis la okulojn — skribiginte en sia plej granda historia romano „Kletva“ (Interdikto) la lastan vorton „Hrvat“ (kroato) — priskribis li en siaj poemoj, felietonoj, noveloj, skizoj kaj romanoj. Kaj sole tiu granda adoro, supermezura inklino al sia naskiĝurbo speciale, kaj ĝenerale al sia patrujo Kroatujo, igas lin ĉerpi la ideojn kaj temojn el nur malnovaj folioj de l’ kroata historio. Cetere jen tiurilate liajn proprajn vortojn el la novelo: „Prijan (amiĉjo) Lovro“ …: „Ĝuste la kadro de nia malgrandeco, kiu ofte katenas la trobravan spiriton kaj flamantan koron, naskas tiom da bataloj, tiom da atakoj, ke ili ekskuos forte la animon; kaj la historio de l’ homa koro estas ĉe ni tiel diversa kiel viva, ke niaj verkistoj ne bezonas serĉi aliloke la ideojn.“

Jam dum sia infaneco estis li per siaj gepatroj lerte instruata pri literaturo, poezio, muziko kaj teatro. En sia 8. jaro li deklamis „La sonorilon“ de Schiller kun vekiĝanta deklama talento. — Pro siaj bonaj atestoj kaj kapabloj en mezlernejo, li volis