Paĝo:Ŝirjaev - Gru-gru, 1910.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

batis je kalkanumo de sia boto cindron el la pipo, metis ĝin en poŝon kaj daŭrigis kun rideto sur la lipoj:

— Tiam mi estis estro de la poŝtejo ĉe katunfabriko en gubernio de Jaroslavl. La fabriko staris sur alta, pentrinda bordo de Volga mem kaj proksime de la poŝtejo estis bela albordiĝejo. Tre gaje estis tie dum someroj kaj mi ŝatis dum vesperoj renkonti vaporŝipojn, boatpromeni kaj iafoje tutan nokton ĝis tagiĝo mem mi sidis kun fiŝhoko en la manoj en ia izolita loko de la bordo kaj super mi en salikarbetaĵoj amuzis sian amatinon per senfinaj triloj najtingalo. Jes, la tempo estis gaja, memorinda!… Unufoje, ŝajne, jam en fino de la somero mi venis la albordiĝejon por renkonti poŝtan vaporŝipon. Ĝi iom malfruiĝis kaj mi, por mallongigi la enuan atendadon, marŝis tra la albordiĝejo kaj de tempo al tempo interŝanĝis kelkajn frazojn kun konataj kamparanoj. Subite venas al mi ĉifonvestita nekonatulo, — multe da ili vagis senlabore apud la fabriko, — kaj mistere okulsignante al mi proponas: — „Aĉetu, sinjoro, la birdon!” Nur tiam mi rimarkis, ke en liaj brakoj estis ia granda griza birdo kiu konfideme alpremis la kapon al la samkoloraj ĉifonoj de li kaj rigardis iel malgaje, apatie. — „Kio ĝi estas?” — mi demandis. — „Juna gruo! Ĝi estas iom malsana kaj postrestis de siaj kolegoj, mi trovis ĝin en la grenkampo… Aĉetu, ĝi resaniĝos kaj baldaŭ malsovaĝiĝos!… Poste vi dankos min…”

Kaj mi aĉetis. La infanoj, — ili tiam estis ankoraŭ malgrandaj, — tute freneziĝis pro la ĝojo, kiam mi alportis la birdon kaj metis ĝin en la kokin-