— Prenu ĝin, — mi aldonis post nelonge, — mi donacas…
— Mi dankas… Mi ĉiutage liverados al vi fiŝ…
Mi svingis per la mano.
Mitjka eksaltis pro la ĝojo, singardeme metis la gruon sur la teron kaj, akresone ekfajfinte, kiel freneza, ekkuris for de la korto kaj post li, kun laŭta bojado kaj gaja svingado de la flugiloj, antaŭiĝante unu la alian, sekvis miaj sendisiĝaj amikoj.
Mi longe ne povis kompreni, kio igis Gru-gru’on subite ŝanĝi siajn simpatiojn kaj forlasi nin. Nur unufoje dum la malfrua aŭtuno mi havis okazon observi de malproksime ĝian vivon en la nova medio kaj komprenis tion. Al ĝi — naskita libera — estis netolerebla mallibero kaj izoleco en la malpura kokinejo! Ĝi sopiris je senlima vasteco de kampoj, je la sorĉa aspekto de la belulino-rivero, sur kies bordoj ĝi, sendube, naskiĝis kaj kreskis kaj, ĉefe, je societo de similaj al ĝi ĉiam-liberaj kaj gajaj estaĵoj. Vere, ĝi estis plu ne kapabla ĝui kunvivadon de siaj similuloj, sed ĝiaj novaj amikoj estis tiel same neofendemaj kaj karaktersimilaj al ili, ke ĝi senhezite eniris ilian societon. Kaj, spertinte ilian amikecon, ĝi jam plu ne deziris forlasi ilin. Jen estas la gajoplena sceno, kiun mi observis tiam!
Sur sablo kontraŭ la domaĉo kuŝis Mitjka kaj, facilete tiretante la gruon je la vosto, incitis kontraŭ ĝi la hundaĉon, gaje kriante: „Valetko, Valetko, kaptu ĝin, kaptu!… Valetko, usj-usj!…” La hundaĉo kun bojado atakis