Gru-gru’on, ŝajnigante, ke ĝi tuj kaptos ĝin je la vosto kaj tiu, siavice ŝajnigante, ke ĝi tre timas la hundaĉon, larĝe etendis la flugilojn kaj, alte levinte la kapon, grandpaŝe penis sin savi de la persekutado, flugrapide kurante laŭlonge de la bordo. Sed pasis nur unu-du minutoj, Gru-gru subite haltis, rapidmove turniĝis kaj siavice atakis la hundaĉon, kiu, alpreminte la voston kaj plende-ĝembojante, rapide revenis, persekutada de la gruo, al la mastro, kiu, ridegante, baraktis sur la sablo, kaj serĉis ĉe li defendon. Tiam komenciĝis nova amuzo: la hundaĉo, kvazaŭ antaŭe interkonsentite kun Gru-gru, kune kun ĝi atakis la knabaĉon kaj furioze tiris lin de ĉiuj flankoj je la mizeraj ĉifonoj kaj je la ĉapaĉo. Kaj tiutempe sur la ŝtuparo sidis, vintre-vestita kaj metinta ĝis la oreloj mem sian malnovan felĉapon, la fiŝkaptisto kaj, tusetante, simplanime aprobis la atakantojn, laŭte alparolante: „tiel, tiel, bravuloj! Ŝiru lin, filon de patrinaĉo!…” Fine, la baraktado tedis al ĉiuj, la bruludado ĉesiĝis kaj ĉiu sin ordigis peneme, post kio de la ŝtuparo ŝutiĝis al la venkintoj malgrandaj panpecoj, kiujn ili dividis pace, senbrue.
Poste ree aŭdiĝis: „Valetko, Valetko, usj-usj!… Valetko, kaptu ĝin!” kaj ree ripetiĝis la sama spektaklo.
Printempe dum glacirompiĝo Mitjka malvarmumis kaj malsaniĝis. Unufoje mi vizitis la fiŝkaptiston kaj vidis la knabon ankaŭ Gru-gru’on, bedaŭrinde, jam je lasta fojo. Mitjka kuŝis sur sekalpajlo, amase ĵetita en angulo de la domaĉo, kaj maltrankvile turniĝis de unu flanko la alian en