Paĝo:Ŝirjaev - Inkubo, Nekonata dato.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

stultulo!..

La voĉo silentiĝis. Eksonis alia signala sonorilo.

— Gloro al Dio! — diris Ĉulkov. — Fine, ĉio estas en ordo. Jen oni signalas al la semaforo.

Kun laŭta frapo malfermiĝis la fenestreto de la kaso, tra ĝi ekrigardis en la ĉambron paro da dormemaj, koleraj ruĝaj okuloj.

— Kiu bezonas je biletoj?.. — tuj laŭte demandis la jam konata maldelikata kaj raŭka voĉo.

Ĉulkov sin ŝovis je la alvoko.

— Unu bileton ĝis Rybinsk... — li diris.

— Ha, Sergej Sergeiĉ!.. — balbutante interrompis lin la deĵoranto, traŝovante al Ĉulkov sian manon. — Mi gratulas vin kun la festo!.. Ĉu vi ree en la urbon?.. Ĝustokaze, iru en la telegrafejon, tie kuŝas unu telegramo por vi...

— Ĉu telegramo? Kiam ĝi estis ricevita?..

— Mi ne scias... Ŝajne, hodiaŭ matene...

— Ĉu matene? Do kial oni ne sendis ĝin al mi tuj? Mi ja petis, mi pagus...

— Mia karulo, ne forgesu, ke hodiaŭ estas la festo... Nu, kiu portus ĝin al vi?.. Mi konfesas, ĉiuj estas ebriaj de la mateno mem, ke vergu ilin diablo...

Tiutempe aliris la gardisto kaj, flate rigardante la okulojn de Ĉulkov kun sekreta espero je ricevo de trinkmono, etendis al li la telegramon. Ĉulkov senkonscie metis la manon en monujon kaj, ne rigardante en ĝin, donis al la bonservemulo ian moneron. Poste, sidiĝinte sur sian lokon, li disŝiris la koverton kaj eklegis malrapide, paliĝante: