Paĝo:Ŝirjaev - Inkubo, Nekonata dato.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

“Venu. La operacio pasis feliĉe, sed okazis unu neantaŭvidita komplikaĵo. Al via edzino nun minacas serioza danĝero.”

La manoj mem malleviĝis, en la oreloj io ekbruis obtuze. Tamen li faris ankoraŭ unu fortuzon kaj rigardis noton sur la telegramfolio pri sendhoro de ĝi. Tie estis klare notite: “akceptita en la telegrafejo por sendi la 30-an de Septembro je la 4 horo posttagmeze”.

— Malbeno!.. — li ekkriis. — Ŝi jam plu ne vivas, oni tranĉmortigis ŝin!..

La maljunulino kun teruro kaj kompato ekrigardis lin kaj, ĉesigante la maĉadon, faris krucosignon.

— Ne perdu esperon, — ie proksime flustris la junulo, — parolante “inter ni”...

Ekstere oni eksonorigis, sciigante per tio, ke la vagonaro ĵus ekmoviĝis de la najbara stacio.

En la pordo aperis ŝanceliĝanta figuro de la deĵoranto. Li malkontente sulkigis sian ruĝan ŝvelintan vizaĝon kaj el ĉiuj fortoj penis eltiri per la lipoj strion de tabakfumo el cigaredo, kiu ankoraŭ ne estis ekbruligita.

— Mi nenie vidis tian malordon, ĉu vi scias, ĉiuj estas ebriaj! Venas la vagonaro kaj la relŝanĝistoj... — la junulo subite sin turnis al li.

— Kio?.. Ki-o?.. Ripetu!.. Ĉu vi rajtas instrui? Ĉu vi forgesis, al kiu vi parolas?..

La junulo konfuziĝis kaj retiriĝis.

— Ĉiu sentaŭgulo, fripono kuraĝas instrui!.. — daŭrigis la deĵoranto, kun kolero brufermante post si la enirpordon.