Paĝo:Ŝirjaev - Inkubo, Nekonata dato.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Kien li iris? — demandis unu segisto la gardiston, metante sur la ŝultron sian ilon.

— Li scias, kien li devas iri!.. — tiu respondis. — Kompreneble, al la relŝanĝilo por vidi, ĉu ĝuste oni... — li ne finis, tuj almetiĝis al vitro mem de la fenestro kaj post unu sekundo ekkuris for, laŭte murmurante: — Ĉu li freneziĝis?..

— Ivan Ivaniĉ!.. Kamarado!.. Kien vi... kien?.. Returniĝu, revenu!.. — tuj de ekstere ekaŭdiĝis lia voĉo plena de malespero. — Ja la atendata vagonaro estas № 13ª, ĝi venas de la tute kontraŭa flanko!.. de Viĥrovo, sed ne de Dokuĉka...


2. “Ĉio estas en ordo”.


En la vagono estis mallume. Sola malhela lanterno, pendinta ie malproksime sub la plafono mem, nur iom lumigis mallarĝan trairejon inter benkoj, sur kiuj en plej malsamaj pozoj dormetis, dormis, siblis kaj ronkis nigraj homaj figuroj. La junulo brave iris antaŭe, subtenante je la mano Ĉulkov’on, fikse rigardis je ambaŭ flankoj, serĉante sidlokon, kaj ĉiam ripetis: — Bonege, bonege!.. Ni tuj... parolante sincere “inter ni”...

— Sidiĝu, jen estas sidloko... — aŭdiĝis subite ie proksime virinvoĉo. — Mi baldaŭ, en Skomoróĥovo, forlasos la vagonon, tiam vi povos okupi ankaŭ mian benkon...

Ili haltis. La junulo palpetrovis la benkon, sidigis sian kunulon. Kontraŭe moviĝis ies ombro. Nur kiam la okuloj sufiĉe alkutimiĝis al la mallumo, oni povis distingi en ĝi kamparaninon kun infano en la brakoj.