— Ĉiuj dormas trankvile, blinde-konfidinte sian vivon je dispono de kelkaj dekoj de... Sed estas nokto, ĉiu volas dormi, multaj estas ebriaj... Kaj nur unu neĝusta relŝanĝo, unu momento de hezito kaj ĉio... Vere oni parolas, ke nia vivo ĉiam pendas sur unu harero... — duonvoĉe parolis Ĉulkov, kvazaŭ al si mem.
— Ha, lasu, mi petas, viajn malgajajn pensojn! — interrompis lin la junulo. — Ja oni mortas ne sole pro katastrofoj sur fervojoj, oni ja pli ofte mortas hejme, en sia lito. Parolante “inter ni”, homo tiamaniere...
— En lito... — Ĉulkov senkonscie ripetis kaj en lia imago klare aperis bildo de la juna, bela edzino, kuŝinta en neĝoblanka littolaĵo de la hospitalo.
La infano ektusis. La tuso estis daŭra, spasma. Tusante ĝi ploris. La virino malrapide prenis ion el poŝo, longe turnis la prenitan objekton en la manoj, kiuj tenis la malsanuleton, poste metis ĝin en la buŝon, demordis, elprenis ion el la buŝo kaj, metante en la buŝon de la ido, diris:
— Suĉu, suĉu!.. La tuso tuj ĉesos, nur vi ne mordu la bombonon per la dentoj, sed suĉu...
La infano eksuĉis. Post nelonge — denove la tuso kaj ploro.
— Ĉu mi ne parolis al vi, ke vi suĉu?.. Ĉu iu mordas bombonojn? Oni nur suĉas!..
Ŝi ree demordis peceton kaj metis ĝin en la buŝon de la infano. La vagonaro ekmoviĝis. Frapado de la radoj, tintsonado de iaj feraj ĉenetoj super la kapoj supersonis ĉion kaj faris neebla ian interparolon. Malgraŭ tio la junulo, sin klininte al la orelo mem de Ĉulkov vigle rakontis ion, dezirante amuzi Ĉulkov’on