Paĝo:Ŝirjaev - Inkubo, Nekonata dato.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj dispeli liajn malgajajn pensojn. Sed tiu, sin transportinte en pensoj hejmen al la forlasita filo, maltrankvile pensis, ke nun, eble, lia vartistino ankaŭ same ion metas en lian buŝeton, ke, eble, ŝi estas malsana je ia abomena, sekreta malsano, ke, eble, la filo jam delonge infektiĝis de ŝi, kaj li nenion aŭdis el la rakonto. Nur en liaj oreloj sonis senĉese la alparolaĵo: “inter ni”... “inter ni”. Fine, al Ĉulkov ŝajnis, ke memafere inter li kaj la junulo kuŝas io, kio maltrankviligas la junulon kaj li dormeme per la mano ekpalpis la benkon.

— Kion? — la kunulo tuj privigliĝis, rimarkinte la movon. — Ĉu vi ekdormetis?..

Sed sekvis nenia respondo. Ĉulkov jam estis ekstere de spaco kaj tempo. Alpremiĝinte al la angulo, li siblis per la nazo, jam konsciante nenion kaj nur iafoje malklare aŭdis dum oftaj haltoj de la vagonaro sonorilsonojn, pordfrapadon, nekonatajn voĉojn kaj ies rapidemajn paŝojn.

Frumatene, ĝuste kiam li sonĝis la edzinon, ne tiun, kiun li alkutimiĝis vidi ĉiusemajne en la hospitalo, sed sian antaŭan sanan edzinon, kiu staris feliĉa, gaja en enirejo de ia luksa urboĝardeno kaj, etendante al li la manojn, ridetante parolis: “Ĉu vi ne ricevis la telegramon? Strange! Mi telegrafis al vi, ke vi plu ne maltrankviliĝu, ke mi resaniĝis...” Ĝuste en tiu momento lin vekis brufrapo de la pordo kaj laŭta, maldelikata voĉo de konduktoro:

— Stacio Skalino! La vagonaro haltos por tri minutoj!..

La dolĉa vizio tuj malaperis. Ree en la brusto vekiĝis antaŭtimoj pri la edzino, pri la fileto.