Paĝo:Ŝirjaev - Inkubo, Nekonata dato.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Anstataŭ la promesitaj tri minutoj pasis ne malpli ol kvin — dek minutoj. En la vagono, kiel antaŭe, ĉiuj dormis kaj de ekstere aŭdiĝis nek ia sonorilsono, nek ies voĉo. Ŝajnis, ke ĉio subite mortis ĉirkaŭe, ke ĉio finiĝis, ŝiriĝis.

Sed jen, fine, tra la vagono kuris, malfacile spirante, kun lanterno en la mano ia fervojisto.

— Ĉu baldaŭ ni ekveturos pluen? Oni parolis, ke... — la junulo sin turnis al li.

— Ne pli frue ol post kvar-kvin horoj!.. — tiu respondis nevolonte, abrupte, ne haltante en sia rapida kuro. — Antaŭ nia veno mem okazis apud la stacio katastrofo...

— Ĉu katastrofo?.. — ekkriis Ĉulkov. Sed la fervojisto jam malaperis.

La terura por aŭdosento, malbonpromesa vorto “katastrofo”, kiel eĥo eksonis tra la vagono. Oni tuj ekmoviĝis, ektusis, ekkuris for el la vagono. Kelkaj ion kriis, eĉ ploris.

— Ni iru, — diris ĝentile la junulo, prenante Ĉulkov’on je la mano, — eble, ni ankaŭ estos utilaj al iu, eble, ni ankaŭ helpos... Parolante “inter ni”, tia akcidento...

— Ĉu mi ne estis prava?.. Centoj da homoj konfidis al ili sian vivon, sian plej grandan bonaĵon kaj ili, sentaŭguloj, ebriuloj!.. — kriis Ĉulkov, svingante per la pugnoj. — Kiam estas kara ĉiu minuto, ĉiu momento, oni konsolas, ke la halto daŭros kvar-kvin horojn! Sed dum tiu tempo homo povas morti ne unu fojon, sed cent, mil fojojn!.. Ho, malfeliĉa, malfeliĉa edzino! Ho, mia karulo... — li ploris.

— Vi ne malesperu, mi petas, — mildvoĉe konsolis lin la junulo. — Vi ĉiam trograndigas... Jen, parolante “inter ni”, vi mem vidos tion. Mi certigas vin, la edzinon vi