Paĝo:Ŝirjaev - Inkubo, Nekonata dato.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Lia parolo estis interrompita de telefonsonorado. Li kun indigno forlasis la klavon, alkuris al la telefono kaj metis la tubeton al la orelo.

— Nu?.. Jes, jes, mi jam cent fojojn parolis al vi!.. Mi ne scias, ĉe mi ĉio estis en ordo! Hm, hm... sendube... Ĉu mi kalkulis?.. Oni promesis... Mi ripetas, ke mi nenion ankoraŭ vidis... Ĉu vi ne komprenas, ke mi ja estas sola, ke mi eĉ por unu minuto ne povas forlasi la deĵorĉambron?.. Ĉu mi estas kulpa, ke oni ĝis nun ne donas ian helpon de ie?.. Kio, kio?.. Ne vere, ne!.. Do kion mi faros, oni disŝiras min je pecoj... Ĉu mi estas ne homo?.. He, ke diabloj prenu ĉion kaj ĉiujn... mi freneziĝos!..

Li ĵetis la tubeton.

— Sinjoroj!.. Kamaradoj, mi petas serioze, persiste, ke vi lasu min! — li diris al starantoj antaŭ li. Lia voĉo tremis. — Ĉu vi ne komprenas, ke vi malhelpas?.. ke mi estas sola kaj vi... Atendu, estu pli paciencaj, venos helpvagonaroj, oni ĉion aranĝos, liberigos la vojon, helpos... Aŭskultu! Mi petas vin serioze, ke vi silentiĝu kaj tuj... alie mi... — li prenis en la manon revolveron.

— Ni iru, ni iru, — la junulo ekparolis rapidmaniere, tirante Ĉulkov’on.

Malproksime de la stacio, ĉirkaŭita de nigra silenta arbaro, apud la semaforo mem amasiĝis grupo de scivoluloj. Malgaje aspektis la elreliĝinta lokomotivo, profunde eniĝinta per la antaŭaj radoj en sablon kaj ĥaose ŝutita de supre per grandaj rompopecoj de vagonoj kaj hejtoligno. Tra disbatita vitro de ĝia granda lanterno ankoraŭ malhele verŝiĝis antaŭen tra disrompitaj reloj strio de ruĝa lumo, kiel malfluidiĝinta sango, kaj super la tubo volveflugis lastaj nubetoj de maldensa vaporo. La vago-