Paĝo:Ŝirjaev - Inkubo, Nekonata dato.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

noj, jen ĵetitaj unu sur la alian, jen tute renversitaj, jen, fine, amasigitaj senorde laŭlarĝe de la vojo, perdis siajn kutimajn formojn kaj aspektis simile al amaso de disrompitaj, duonputriĝintaj ostoj sur bordo de disfosita malnova tombo.

Apud tute disbatita pakaĵa vagono ili ekvidis du virajn figurojn: ili kaŭris kaj rapideme metis en poŝojn kaj surbrustaĵojn iajn aĵojn, kuŝintaj apud granda disrompita kesto. Rimarkinte la homojn, ili tuj ĉesigis la laboron kaj forkuris.

— Ŝtelistoj!.. Ili estas ŝtelistoj!.. Oni devus tuj senindulge pafmortigi tiajn personojn. Parolante “inter ni”...

Kun ankoraŭ neniam sentita konsterniĝo kaj korpremiteco Ĉulkov rigardis la panoramon de la ruiniĝo, malrapide paŝante laŭlonge de la relvojo, kaj ne aŭdis la indignoplenan parolon de sia kunulo. Ie ĝemis iu, ie aŭdiĝis ies antaŭmorta stertoro, ie sub la rompopecoj akresone ploris suĉinfano, sed pro la krepusko kaj ĉiam densiĝinta nebulo estis neeble ekvidi iun suferanton. Subite lia rigardo falis sur ian homan figuron, kiu, duonkuŝante apud radoj mem de unu rompita vagono, vane uzis penojn por fari ion. Li silente sin ĵetis al ĝi. La homo estis belvizaĝa maljuna konduktoro kun glate-razita mentono kaj grandaj, timeme vagintaj en spaco, okuloj. Li tenis en unu mano sian lanternon, kiu pro ia miraklo restis tute nedifektita, kaj per la alia penis elpreni ion el poŝo.

— Permesu, mi helpos al vi, — rapideme komencis Ĉulkov, — donu al mi vian manon, leviĝu... Ĉu vi estas vundita?..

— Jen, la lanterno... la lanterno estingiĝis! — tiu respondis mallaŭte. — Ŝajne, io