Paĝo:Ŝirjaev - Inkubo, Nekonata dato.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

okazis al la vagonaro kaj la lanterno plu ne lumas... — li aldonis ankoraŭ pli mallaŭte, pli timeme. — La estraro kruele min punos, se oni vidos... Donu, mi petas, alumeton!..

La junulo tiutempe ekbruligis la lanternon kaj ĉe ĝia lumo kun teruro ili ambaŭ rimarkis, ke super la radoj altiĝis nur supra parto de la korpo de la malfeliĉulo, ke liaj piedoj, kaŝitaj sub dika tavolo de rompopecoj, estis neeligeblaj kaj sendube difektitaj. Malgraŭ tio la suferinto sin tenis heroe, ellasinte nenian dolorsonon, nenian plendon.

— Mi dankas, mi dankas... — li diris. — Nun oni vidos, ke mi estas sur mia posteno, ke mi ne dormis...

Kaj li en la antaŭa, duonkuŝanta pozo etendis antaŭ si la manon kun la brulanta lanterno.

Farinte nur du-tri paŝojn antaŭen, la scivoluloj ree haltis por unu momento kaj Ĉulkov, ekrigardinte ion, tuj fermis la okulojn kaj falis en la brakojn de la junulo ne povante vidi la bildon: inter du muroj de du malsamaj kunpuŝiĝintaj vagonoj antaŭ li mem elstariĝis peceto de makzelo kaj ies longa barbo, la kapo estis tute dispremita kaj la ruĝe-griza cerbo, malfluiĝinta inter la muroj, malsuprenpendis apud la sangmakulita barbo.

Lacaj, emociitaj de la nekutimaj impresoj, ili jam revenis al sia vagonaro, evitante rigardi la korŝirantan panoramon de la katastrofo, kiam subite nevole ilian atenton altiris elegante vestita juna homo, starinta senmove sur plac-