Paĝo:Ŝirjaev - Inkubo, Nekonata dato.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

iĝis roto de soldatoj kun hakiloj kaj segiloj en la manoj, malsanulistoj kun signo de ruĝa kruco sur la manikoj, flegistinoj, kuracistoj. Senhezite, senprokraste ĉiuj ili, kvazaŭ laŭ komando, tuj sin ĵetis al la amasoj de rompopecoj kaj post unu minuto ĉie inter la lastaj ekmoviĝis, kiel formikoj, la novevenintoj. Jen tie, jen tie ĉi aŭdiĝis sonoj de segiloj, de hakilfrapoj, sonis disbatitaj vitroj, kun obtuza bruo falis deĵetataj tabuloj, feraĵoj. Laŭlonge de la relvojo flugrapide trakuris vico de homoj kun portiloj sur la ŝultroj.

La junulo ekmemoris pri la alpremito, al kiu li ĵus promesis helpon kaj, forlasinte Ĉulkov’on, li alkuris al soldatoj, kiuj proksime de li energie disĵetis rompopecojn.

— Li staras ankoraŭ vivanta... li atendas!.. — li diris al ili. — Venu, mi petas, liberigu lin!.. Li estas tie ĉi, tre proksime...

Kaj, akompanata de kelkaj soldatoj, armitaj per segiloj, li ree ekrampis sur la konatan vagontegmenton.

— Ha, ree vi venis!.. — tiu diris. — Se eble, ankoraŭ unu!.. la lastan...

La junulo etendis al li brulantan cigaredon. Li tuj kunpremis ĝin per la dentoj kaj, ferminte la okulojn, kun ia feliĉa mieno komencis enspiradi la fumon kaj larĝstrie elspiradi ĝin tra la buŝo kaj nazo. Dume apud li rapidege grincis du segiloj de la venigitaj soldatoj. La feraĵo tre baldaŭ estis trasegita, sed pli frue, ol oni povis preni lin liberigitan per la manoj kaj meti sur alportitan portilon, li falis senviva.

Ŝvitkovritaj, malfacile-spirantaj portistoj kurportis de ĉiuj flankoj en specialajn vagonojn tiujn el suferintoj, kiuj elmontris ankoraŭ ian signon de vivo, kadavrojn, senformajn, kripligitajn homkorpojn oni metis en unu amason apud la semaforo mem.