№ 14ª... Atendu, kiam venos la tempo, oni diros al vi... — ŝi aldonis indiferente-apatie kaj malaperis.
La sintenado de la flegistino nek mirigis, nek ofendis Ĉulkov’on, li tro bone konis la hospitalon kaj ĉiujn ordojn kaj morojn de ĝi. Li sidiĝis al la tablo kaj trinkis glason da akvo.
En liaj oreloj estis aŭdata ankoraŭ trudema bruado de vagonradoj, la koro estis kutime premegita de antaŭtimoj kaj neklaraj antaŭsentoj. La tempo pasis turmentige-malrapide kaj ŝajnis, ke granda horloĝo, pendinta ĝuste kontraŭ li inter la fenestroj kaj laŭte monotone tiktakinta, jam delonge ne funkciis plu. Por mallongigi la atendadon, Ĉulkov jen komencis trarigardi la ĉambron, kies plej malgrandajn detalojn li jam konis, jen foliis unu libron post la alia, sed ankaŭ tie ĉio estis delonge konata, ne interesa, enuiga. Li formovis la librojn, apogis la lacan kapon je la mano super la tablo kaj enpensiĝis. Subite li ekmemoris sian vojkunulon — la dande-vestitan junulon kaj apenaŭ rimarkebla rideto tuj glitis tra liaj palaj lipoj. “Li flegis min dum la tuta vojo, — li tuj ekpensis, — kaj mi eĉ ne dankis lin, mi eĉ ne demandis lin pri la nomo... Jes!.. “Inter ni”, “inter ni”... Iafoje homoj alkutimiĝas al uzado de pure-stultaj alparolaĵoj, kiel tiu ĉi “inter ni”!.. Tamen li estas bonulo kaj naivulo, ankoraŭ tute ne scianta la vivon... Iam ankaŭ mi estis tia, iam ankaŭ mi estis ema kredi je mirakloj. Kaj li parolis... Jes... li parolis, ke mi trovos la edzinon en bonstato, dume oni jam avertis min telegrafe pri la mala... Tamen... Mi ja sonĝis ŝin en la vagono ĝuste tian, sanan!.. Ho, se!.. Sed tio ĉi estas neebla, neebla... Sed, se?.. Tiam mi estus plej feliĉa homo en la mondo!