Paĝo:Ŝirjaev - Inkubo, Nekonata dato.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi dorlotus ŝin, kiel infanon, mi gardus ŝin... Mi ne forlasus ŝin sola eĉ por unu minuto...”

— Ĉu vi enuas? Jen estas bona libro, se vi volas, — diris subite ia maljuna kuracisto, kun rideto metante sur la tablon dikan lede-binditan Biblion. — Iu el malsanuloj legis ĝin kaj de tiam ĝi restis...

Ĉulkov instinkte etendis al ĝi la manojn kaj, ĉiam ankoraŭ ĝuante la feliĉajn scenojn, kiujn li havis en sia imago, decidis hazarde malfermi la libron kaj tralegi tekston tiamaniere aperontan antaŭ liaj okuloj. “Mi tuj sciiĝos, ĉu...” — li ekpensis kaj fikse ekrigardis la malfermitan paĝon. Li estis tuj treege surprizita, traleginte en la komenco mem de la paĝo: “Se iu el vi suferas, tiu preĝu... Se iu el vi malsanas, tiu venigu la pliaĝulojn de la eklezio, kaj ili preĝu super li... Kaj la preĝo de la kredo savos la malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin...” Ĉio tio ĉi estis tiel simpla kaj klara, tiel nova kaj neatendita, ke li longe ne povis fortiri la okulojn de la konsoligaj vortoj kaj ĉiam legis ilin denove, ĉiam trovante en ili novan, antaŭe kaŝitan por li sencon, kaj sentante nekutiman emocion. “Do kies estas la konsilo? Ĉu de Kristo?..” — li pensis, serĉante la titolon de la libro kaj la aŭtoron. “Jakobo...” — li, fine, tralegis la solvon kaj senkonscie malfermis aliajn paĝojn de la libro, kie li kun ne malpli granda miro tralegis: “...Pro la malgrandeco de via kredo, ĉar vere mi diras al vi, ke se vi havos kredon... nenio estos neebla por vi...” “Kredo, kredo, preĝo... — li flustris, — jen, kie estas la savo, la ĉefa!..” Kaj li ekmemoris, ke li iam antaŭ tre longe ankaŭ kredis kaj preĝis. Li ekmemoris, ke li, estante ankoraŭ knabo-gimnaziano, ĉiumatene kune kun aliaj knaboj vizitis survoje