al la lernejo ĉiun preĝejon, ĉiun kapelon, kie ili arde preĝis kaj kisis krucifikson kaj ikonojn, ke li formetis sian ĉapon antaŭ ĉiu renkontata pastro, petis de li benon kaj poste respektoplene kisis lian manon. Li klare ekmemoris jam delonge-forgesitan malgrasetan, kvazaŭĝiban modestan figuron de la maljunulo pastro, kiu instruis en la lernejo la religion, kiun oni tre amis pro lia neordinara boneco kaj afableco. Li ekmemoris liajn konversaciojn, kiuj tiam entuziasmigis ĉiujn knabojn, li ekmemoris liajn kortuŝajn rakontojn pri la lastaj tagoj de la surtera vivo de Kristo, dum kiuj nek li mem, nek liaj aŭskultantoj povis sin deteni de larmoj. La rememoroj estis tiel dolĉaj, agrablaj. “Ĉu ne pro tio, ĉu ne pro la blinda, knaba kredo mi tiam sukcesis en ĉio?” — li pensis. Ie en proksima preĝejo oni eksonorigis al meso kaj tiu ĉi sonoro ŝajnis al li tia parenca, elkora alvoko, ke li ne povis kontraŭstari ĝin kaj tuj eksentis nevenkeblan deziron ĉeesti la diservon. Li jam leviĝis de la seĝo, kiam li estis surprizita: kontraŭ li staris tre juna, ĉarmvizaĝa flegistino, rigardinta lin kun nekutima kondolenco kaj partopreno.
— Ĉu vi atendas kunvidiĝon kun iu? — ŝi demandis lin mildvoĉe, ĵus iliaj rigardoj renkontiĝis.
— Jes, jes, — li balbutis, konfuziĝinte kaj ĝojante, — en la ĉambro № 8 estas mia edzino... Johanna Jak... Ŝi estis operaciota... kaj mi ne scias, ĉu ŝi...
— Ha, mi scias, mi scias! — la knabino vigle interrompis lin kaj ŝiaj okuloj ekbrilis per feliĉa rideto. — Kvankam mi servas nur kelkajn tagojn en la ĉambro, mi konas ŝin bonege. Ŝi estas bonstata, ŝi baldaŭ resaniĝos... Bonvolu atendi iom. Mi diros al vi,