kiam venos la horo...
— Mi dankas vin, ĉarma knabino, vi revivigis min, vi...
Pro subita emocio Ĉulkov ne povis daŭrigi. Sed tio estis superflua, la knabino komprenis, ke ŝi konsolis unu suferulon kaj jam same senbrue, kiel ŝi venis al li, malaperis en labirinto de la hospitalo.
Restinte sola, li ree sidiĝis kaj almovis la Biblion. Li bedaŭris, ke antaŭe li malmulte konis la libron kaj, ŝajne, nun deziris dum la turmentiga atendado rekompenci sin pro la longa indiferenteco al ĝi. Iom post iom la ĉambro pleniĝis, ĉie aŭdiĝis mallaŭta interparolado, sed Ĉulkov tiel profundiĝis en la legadon, ke li rimarkis nenion. Nur kiam tra la ĉambro brue iris laŭte piedfrapante korpulenta figuro de la ĉefkuracisto, akompanata de kuracistoj kaj flegistinoj, kiam ĉiuj sidintoj en la ĉambro leviĝis kaj riverencis al li, nur tiam revenis al la realeco ankaŭ Ĉulkov. Li fikse ekrigardis la horloĝon, poste la indiferentajn, ridintajn vizaĝojn de la trairintoj. Tuj post ili en la pordo aperis la knabino, ŝi okulsigne invitis lin sekvi post si. Kun la koro preskaŭ ĉesinta bati pro la ĝojo li sekvis ŝin, ĉiam demandante sin: “Ĉu ŝi resaniĝas? Ĉu ree la feliĉo estas tiel proksima de mi?..” Antaŭe estis videbla la konata ĉambro № 8 kun malfermita pordo. Apud ĝi la knabino haltis kaj cedis al li la vojon. Larĝpaŝe li preteriris longan vicon de litoj, turniĝis maldekstren, ja tie apud fenestro staris la lito de lia edzino.
— Sinjoro, sinjoro, kien vi iras? — flustris la knabino post li. — Jen estas via malsanulino!..
Li supraĵe ekrigardis la montritan direkton kaj daŭrigis la vojon. Li ĉion scias, ŝi sendube eraras. Jen estas la fenestro, jen la lito. Sed kio okazis, la lito estas malplena...