Sur la kusenon estas metita ne ĉifita neĝblanka tegilo, la litkovrilo estas ordigita... Unu momenton li staras silente, hezitante.
— Kie ŝi estas?.. Kie estas mia Johanna?.. — li flustras. — Ĉu ŝi...
— Ŝi, karulino, mortis... Ŝi ĉiam atendis vin, — de la najbara lito li ekaŭdis virinan voĉon.
— Kiun vi bezonas? Ĉu Johanna’n Jakovlevna?.. Ŝi kuŝas jen tie, malantaŭe, — flustris konfuziĝinte la knabino.
— Ne... Ŝia nomo estis Johanna Jakimovna. Ŝi mortis, — respondis la voĉo de la najbara lito.
En la korto de la hospitalo staris unuetaĝa malbonaspekta masonita mortintejo kun rustiĝinta tegmento kaj forfalinta stukaĵo. Sur ĝia larĝa pordo pendis granda seruro. Ĉulkov longe staris senmove antaŭ ĝi.
— Ĉu vi volas ricevi kadavron de mortinto? — subite li aŭdis ies voĉon.
Antaŭ li staris sen ĉapo mezkreska viro en multeportita pelto kaj flate rigardis lin per siaj ruzaj mallarĝetaj okuloj.
— Jen estas loĝejo de la gardisto, — la viro daŭrigis. — Se vi permesos, mi tuj venigos lin, sed mi antaŭe petos vin, ke vi aĉetu ĉerkon ĉe mi... Mi havas bonegajn ĉerkojn kaj vendas ilin pli malkare ol iu ajn, mi certigas vin. Kian vi bezonas, ĉu grandan, ĉu porinfanan?..
En la malgranda gardobudo estis malpure kaj mallume. Densa nubo de tabakfumo plenigis ĝin ĝis la plafono mem. Ĉe tablo sidis du buboj en ĉapoj kaj, laŭte in-