Paĝo:Ŝirjaev - Inkubo, Nekonata dato.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

interinsultante per abomenaj vortoj, ludis je kartoj.

— Páŝa, — diris la ĉerkkomercisto al unu el la buboj, — jen la sinjoro deziras ricevi kadavron...

— Ĉu sinjoro?.. — demandis sarkasme-ridetante unu el la ludintoj, ĵetante sur la plankon restaĵon de cigaredo. — Se li estas sinjoro, li atendu, lia kadavro nenien forkuros, ĝi estas ŝlosita...

Nur post longaj kontraŭparoloj, dum kiuj Ĉulkov silentis, kiel mutulo, la bubo ekfumis novan cigaredon kaj prenis de najlo en la muro pezan kunligaĵon de ŝlosiloj.

Kun obtuza bruo la pordo de la mortintejo malfermiĝis kaj de tie en la vizaĝon de Ĉulkov ekblovis malvarma, naŭza kadavrodoro. Nek formetinte la ĉapojn, nek ellasinte el la buŝoj cigaredojn la buboj eniris. Post ili sekvis Ĉulkov kaj la ĉerkkomercisto.

— Bonvenon! — diris al ili unu bubo. — Elektu, kiun vi deziras. Nia komercaĵo estas bonega, sortimentita! He, maljunulaĉo, — li aldonis, frapante per la mano je la ŝvelinta ventro de kadavro de ia maljunulo, — vi ankoraŭ kuŝas, neniu vin prenas... Videble, ni estos devigitaj elĵeti vin al hundoj... ĥe-ĥe-ĥe!.. — li ekridis sovaĝe, vulgare.

Meze de la ĉambro staris larĝega tablo kaj laŭlarĝe de ĝi kuŝis vico de tute nudigitaj kadavroj. Ĉulkov alpaŝis al ĝi kaj tuj rekonis inter la kuŝintaj tiun, kiun li serĉis. Lia Johanna kuŝis meze de la tablo kun la manoj kruce kunmetitaj sur la brusto kaj ŝiaj longaj haroj pendis ĝis la planko mem. Ŝia pala vizaĝo ankoraŭ