Paĝo:Ŝirjaev - Inkubo, Nekonata dato.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konservis trajtojn de iama beleco kaj nur bluintaj freŝaj kunkudroj postoperaciaj sur la ventro malbeligis ŝian kadavron en ĝia nekutima nudeco. Ĉulkov ekploregis kaj svenis.


4. “Li fariĝis tia religiema...”

Vintre venis en la vilaĝon la bopatrino de Ĉulkov. Ŝin renkontis la vartistino kaj kelkaj el samvilaĝaj virinoj, ĉiuvespere vizitintaj la domon. La renkonto kaj interparolo okazis pro neceso en la kuirejo, ĉar la mastro post enterigo de la edzino ĉiam ŝlosis la pordojn en la ĉambrojn kaj ne permesis, ke oni malhelpu al li.

— Nu, kiel vi fartas? — demandis la gastino, kisante la vartistinon. — Ĉu estas sana la nepo? Kaj la mastro?..

— Dank’al Dio, ĉiuj ni fartas bone, bona sinjorino. La knabeto estas sana, mi gardas lin, kiel mian okulon. Li dormas nun en la lulilo, tie... — ŝi montris per la mano la fermitajn ĉambrojn. — Kiam li ekploras, li — la mastro vokas min tien...

— Do kion li faras? Ĉu li akceptas iun tie? Mi aŭdis, li malfeliĉulo tute freneziĝis...

— Ho, kian teruraĵon vi parolas, mia kara... Oni mensogas, oni mensogas, ne kredu! Vere, li tute aliiĝis, li ne permesas, ke oni maltrankviligu lin...

— Do kion li faras tie sola?

— Dio scias, kion li faras. Li — karulo fariĝis tia religiema, tia religiema, kvazaŭ ermito: ĉiutage li vizitas la preĝejon kaj hejme li multe, tre multe preĝas, ĉiam li legas religiajn librojn kaj ĉiuvespere kunvokas jen ĉiujn nin, — ŝi montris la