Paĝo:Ŝirjaev - Inkubo, Nekonata dato.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Eniru! — la voĉo ree ripetiĝis.

La bopatrino faris krucosignon kaj sin ĵetis antaŭen. Sed ĵus ŝi faris kelkajn paŝojn, sur la sojlo iu ĉirkaŭprenis ŝin kaj kovris ŝian vizaĝon per varmaj kisoj.

— Panjo!.. Kiel mi ĝojas, ĉu vi ankaŭ?.. — li balbutis emociite, apenaŭ spirante. — Ĉu vi aŭdis?.. Ŝi... Johannjo mortis, oni tranĉmortigis ŝin en la hospitalo! Mi mem vidis, jen tiel!.. — li faris rapidmovan mangeston laŭlonge de la ventro super sia malbutonumita surtuto. — Sed vi, panjo, ne malĝoju, ne malesperu, mi petas...

— Karulo, ĉu estas eble ne malĝoji? — ŝi, plorante, interrompis lin. — Mi kompatas vin. Ankoraŭ antaŭ nelonge vi estis tia bona, belaspekta... kaj nun vi aspektas tute maljunulo...

— Ĉu vi jam ploras, panjo?..

— Sen larmoj estas neeble...

— Jes!.. — li diris pensoplene. — Antaŭe mi ankaŭ ploris, ĉar tiam mi ankoraŭ sciis nenion, mi vagis en mallumo... Mi suferis kaj ploris...

— Mi ankaŭ suferas...

— Preĝu, panjo!.. Ĉu vi legis iam: “Se iu el vi suferas, tiu preĝu...” Ĉu vi scias? Ĉio malbona okazas al ni sole pro manko de nia kredo, pro nesufiĉa preĝo, mi mem tion spertis. Se mi antaŭe preĝus, se mi kredus, ŝi ne mortus! Kredu, panjo, kredu! Kreskigu en vi la kredon, kiel mi! Ho, la kredo ĉion povas!.. Ĉu vi ree ploras? Jen, kia maljuna vi fariĝis kaj plorema! Nu, pri kio vi ploras? — li ekridetis kaj post nelonge daŭrigis: — Pri kio?.. Ĉu vi timas la morton? Ne timu ĝin, panjo, ne timu! Ĉu vi