Paĝo:Ŝirjaev - Inkubo, Nekonata dato.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Estis aŭtuna pluva vespero, kiam Ĉulkov, kutime ŝarĝita de siaj malgajaj pensoj kaj maltrankvilaj timoj pri sorto de la forlasitaj edzino kaj filo, eliris el sia veturilo kaj, doninte al la veturigisto lastajn ordonojn, ekpaŝis al la stacidomo. Sur la perono renkontis lin du relŝanĝistoj, kiuj jam konis lin pro liaj oftaj vojaĝoj, kaj serveme malfermis antaŭ li la pordon. La servemo, tamen, nun ŝajnis al li ne natura, suspektinda kaj, kiam li pli atente ekzamenis iliajn vizaĝojn, li estis surprizita: la vizaĝoj de ambaŭ ili estis ruĝegaj, ili ŝanceliĝis, — estis nenia dubo, ke ili estis ebriaj. Li sulkigis la frunton kaj rapidmove glitis preter ili tra la pordo. Estis dek minutoj post la sepa, post duonhoro devis veni la vagonaro, tamen la salono estis preskaŭ malplena. Nur apud unu fenestro sidis maljuna kamparanino, malrapide maĉinta ion per siaj sendentaj makzeloj; sur kontraŭa benko estis apogitaj je angulo du longaj, hele brilintaj segiloj, posedantoj kies, en malpuraj ŝiritaj vestaĵoj, kuŝis proksime de ili sur la planko, almetinte la kalkanojn al varmospirinta kameno; ia dande-vestita junulo legis ĉe la pordo mem hortabelon de vagonaroj, ne ellasante el la buŝo cigaredon; en malantaŭa malluma angulo laŭlarĝe de vasta ligna placeto de granda decimala pesilo, turninte supren sian maldikan vizaĝon kun maldensa hirta barbaĉo kaj larĝe dismetinte la piedojn, ronkis la stacigardisto. Krom tiuj ĉi personoj en la salono estis neniu.

Ĉulkov fiksrigarde, ĉiam sulkigante la vizaĝon, ree ĉirkaŭrigardis ĉiujn kaj iris tra la ĉambro al pordo, kondukinta en la deĵorejon. La pordo kun malgranda, nun fermita, fenestreto de biletkaso estis kutime fermita kaj je tiu ĉi fojo nenia sono penetris tra ĝi el la deĵorejo. Kun profunda ekspiro li malleviĝis sur benkon apud la