Paĝo:Ŝirjaev - Inkubo, Nekonata dato.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

scias? Ĉu oni parolis al vi? Mi nun kreskigas en mi la kredon kaj poste, eble jam post nelonge, kiam ĝi sufiĉe kreskos en mi, mi faros miraklojn, mi revivigos mortintojn, mi revivigos ĉiujn!.. Vere, vi vidos! Komence mi revivigos Johannjon, poste vi, kara panjo, poste la vartistinon, onklinon Lukerja’n, onklinon Matrena’n... — li parolis kun kreskanta entuziasmo, glitante per la arde-brilintaj okuloj de unu ĉeestinto al la alia. — Poste mi revivigos vin, ankaŭ vin... — li daŭrigis, montrante per la mano la ceterajn.

La virinoj kortuŝe plorĝemetis kaj viŝis la okulojn. La bopatrino, aŭskultante la sensencan parolon, nur malgaje skuetis la kapon.

— Sed vin sentaŭgulon, mortigiston, mi ne revivigos! — subite li tondrvoĉe ekkriis, mangeste montrinte la veturigiston, kiu kun scivoleco observis la nekutiman scenon, sin apoginte malantaŭe je la muro. — Vi tranĉmortigis ŝin, vi estu malbenita, ankaŭ tuta via idaraĉo! Via sorto estu eterna morto, geheno!

— Kara mia, kion vi parolas? Trankviliĝu, kiun vi malbenas? Li ja estas mia veturigisto...

— Ĉu la veturigisto? Ha, mi eraris... Bone... — li daŭrigis ĉiam fikse rigardante la ulon. — Tamen... tamen, ĉu vi scias? Nun mi rekonas lin, jes, mi rekonas... Li estas la bubaĉo, kiu mokis tie je la kadavroj! Mal-be-ni-ta, ke vi...

— Faru krucosignon, mia kara! Kion vi parolas? Mi certigas, ke li estas...

— Ĉu vere?.. Nu, pardonu, panjo!.. Plu ne ploru, plu ne timu! Mi revivigos vin, mi ĉiujn, ĉiujn revivigos, vi vidos!.. Kaj nun ni ĉiuj genuiĝu, genuiĝu, preĝu!.. — li kun