pordo mem. La junulo baldaŭ finis la legadon kaj sidiĝis apud li. Komenciĝis la interparolo:
— Ĉu vi ankaŭ veturas en Rybinsk’on? — demandis Ĉulkov. — Ĉu la vagonaro kutime malfruiĝas hodiaŭ?
— Jes, — ĝentile respondis la junulo, — mi veturas Rybinsk’on, pli ĝuste ne Rybinsk’on mem, sed iom pli malproksime… Ĉu vi aŭdis, je kvardek verstoj de Rybinsk estas stacio Ĥárino, nu-s, mi celas tien… Tie, — li daŭrigis post mallonga paŭzo kun rimarkebla hezito kaj subita ruĝiĝo de la vizaĝo, — tio ĉi estu „inter ni”, tie… ne en Ĥárino, sed tre proksime de ĝi, en vilaĝo Nekouz loĝas mia fianĉino… Kvankam ni ankoraŭ ne gefianĉiĝis oficiale, tamen, parolante sincere, „inter ni”…
— Bonege… Mi komprenas… Mi deziras al vi…
— Mi dankas vin. Mi tre ĝojas, ke mi havos tian afablan kunvojaĝanton. Sendube ni veturos kune, en la sama vagono? Parolante sincere, „inter ni”, mi…
— Mi nenion havas kontraŭ via propono, tamen… Ĉu oni sonorigis de la proksima stacio? Ĉu oni jam faris de tie telefonsciigon pri la vagonaro baldaŭ venonta?
— Oni sonorigis dufoje, mi aŭdis, tamen nenia voĉo estis aŭdata… Ŝajne, oni nenion respondis de tie ĉi, — li montris per kapmovo la deĵorejon. — Oni parolas, hodiaŭ ĉiuj estas ebriaj!… — li aldonis iom pli mallaŭte kaj ekridis.
— Neeble! — laŭte ekkriis Ĉulkov kaj nerveme saltleviĝis de la benko. — Ĉu oni povas?… Ja centoj, miloj da homoj konfidas al ili sian vivon, — la lastan vorton li elparo-