Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉiuj infanoj, krom la plej maljuna filo — dekjara Fedĉjo — malforta kaj timema, tamen bona kaj vigla knabo, estis ankoraŭ malgrandaj. En la budo de Kiŝkà estis ĉiam malpure kaj malriĉe.

Ipato en profundaĵo de sia animo estimis Filip’on Vasiliĉ kaj sentis moralan superecon de li, kvankam ĉiam evitis daŭran kunestadon kun li. La maljunulo ofte aludis al li lian sencelan vegetadon, esprimis miron, kiel li povas kontentiĝi je sia soleca kaj senokupa vivo fraŭla kaj neunufoje riproĉis lin je trouzado de abomenindaj insultaĵoj, kiujn Ipato uzis ĉiam en sia parolo, tute ne rimarkante tion kaj kvazaŭ opiniante tion necesaĵo kaj neanstataŭebla klarigaĵo, sen kio lia parolo perdus sian ĝustecon kaj precizecon, — unuvorte, la insultaĵoj ludis por li la saman rolon, kiun ludas artikolo en kelkaj lingvoj. Ofte, kuŝante dum longaj senokupaj horoj sur la varma fornego kaj aŭskultante malgajsonan zumadon trudeman de la apudvoja telegrafo, Ipato rememoris la maljunulon, konsciis pravecon de liaj riproĉoj, kaj dum tiaj minutoj ŝajnis al li, ke la telegrafzumado vokas lin al ia nova, pli bona vivo. Kaj stranga afero: kvankam li mem ne povis klare prezenti al si, kia devis esti tiu ĉi nova vivo, tamen li kun kelka bedaŭro sentis, ke iam, eble, post nelonge li devos tute aliigi la nunan. Li neniam revis edziĝi, opiniis edziĝintojn plej malfeliĉaj homoj en la mondo kaj je nenia trezoro ŝanĝus sian fraŭlan vivon je tiu de edziĝinto. Ankaŭ li ne povis elekti alian oficon, ĉar li ne estis kapabla al ia metio aŭ al terkulturado. Do, kia povus esti la nova vivo? Kio povus devigi lin ŝanĝi la nunan vivon, kio povus enporti en ĝin novaranĝon? Sed tiuj ĉi kaj aliaj similaj demandoj ĉiam restis nesolvitaj de Ipato, kiu dum tiaj minutoj longe turniĝis sur sia malmola kuŝejo de unu flanko sur la alian, gratis sian vilan kapon kaj laŭte sopiris, antaŭe ol forta dormo sukcesis forpeli la trudemajn kaj nesolveblajn malgajajn pensojn.

Kiŝkà’on — la alian kolegon — Ipato opiniis sia amiko kaj tio ĉi estis ne pro ia merito aŭ supereco de tiu, kontraŭe, en sia aimo li malestimis tiun ĉi maldiligentulon, diboĉemulon, sed li estis sola homo, kun kiu Ipato povis babili sincere pri io ajn, ne timante ian mokon, aŭ riproĉon. Krom tio Kiŝkà ĉiam volonte sendis sian filon — Fedĉjon por anstataŭi Ipaton en deĵorado ĉe lia budo, kiam li devis foriri al la stacio por ricevi salajron, aŭ ien aliloken je siaj aferoj. Ofte, trovinte brandon, la amikoj drinkis ĝin kune kaj en vigla babilado mallaŭdis siajn estrojn kaj mokis je pieco kaj graveco de Filip Vasiliĉ, kion ili neniam kuraĝis dum lia ĉeesto. Dum tiaj minutoj Ipato nepre aludis al la amiko pri sia maltrankvila atendado de io nova en la vivo kaj Kiŝkà ĉiam senŝanĝe, elaŭskultinte lian jam delonge konatan al li rakonton, responde malaprobe-nee skuis sian kapon, kraĉis kaj, tra sia kutima konvulsia tusado, parolis:

— Mi aŭdis, mi aŭdis tion ĉi, najbaro... Kio ankoraŭ mankas al vi?.. Ho, mi scias tiun ĉi vian novan vivon!.. Jen, vi mortaĉos, tiam... Antaŭe mi mortaĉos, poste — ankaŭ vi!..