Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
II

Estis mezo de Marto. Kvankam en la aero jam estis sentata proksima veno de printempo, kvankam tage la suno staris pli supre sur la ĉielo, tamen noktoj ankoraŭ estis frostaj kaj neĝo diktavole kuŝis en la arbaro, kiel antaŭe. Nur la budo kaj la fervoja surŝutaĵo antaŭ longe liberiĝintaj de neĝo, nun gaje nigriĝis meze de la blanka mortkovrilo de la ankoraŭ dorminta naturo.

Ipato, ellitiĝinta pli frue ol ordinare kaj jam havinta tempon por hejti la fornegon kaj matenmanĝi, delonge jam sidis sur benko antaŭ la budo, atendante baldaŭ-preterkurontan pasaĝervagonaron. Estis tre frua kaj frosta mateno kaj tombeja silento regis ĉirkaŭe. Nur sopirĝemis malgaje la telegrafo kaj mallaŭte-obtuze tra la reloj kuris bruo de la ankoraŭ nevidebla vagonaro. Sed Ipato aŭdis nek tion, nek la alian. Lia vizaĝo estis pensoplene-gaja, nekutima rideto ludis sur ĝi kaj senmova rigardo estis fiksita malproksimen, renkonten al la atendata vagonaro. La bruado de la reloj ĉiam fariĝis pli kaj pli aŭdebla, jen ekbrilis malproksime ruĝaj fajroj de lokomotivo, jen jam estas vidataj en densaj buloj de nigra fumo helaj fajreroj, estingiĝantaj dum sia flugado, jen ektremis la tero.

Ipato saltleviĝis de la benko, rektiĝis, etendis antaŭen la dekstran manon kun signalflageto kaj kvazaŭ rigidiĝis en tiu ĉi senmova pozo. La vagonaro, kiel freneza, jam delonge preterkuris la budon kaj Ipaton, sed li longe ankoraŭ senmove staris sur la loko kun la mano etendita kaj gaje ridetis je io. Poste li sidiĝis kaj, malpacience sulkante la frunton, ekrigardis dekstren, kvazaŭ atendante iun.

Antaŭtage Ipato, kutime esplorante la relvojon, renkontiĝis kun Filip Vasiliĉ, kiu estis okupita je la sama laboro. La najbaroj afable interŝanĝis salutojn kaj sidiĝis ripozi sur kruta deklivo, kiu ĝuste limtuŝis konfiditajn al ili partojn de la fervojo. Ili ambaŭ estis en bona humoro. La maljunulo kiel ĉiam estis neparolema, tamen li bonanime ridetis, aŭskultante Ipaton, kiu, kutime spicante sian parolon per abomenaj insultvortoj, arde priparolis urĝan necesecon ŝanĝi kelkajn reltrabojn proksime de la loko, mallaŭdis indiferentecon de estroj, kiuj senpere koncernis ilian oficon.

— Sinjoroj inĝenieroj estas homoj instruitaj, — gravtone, tamen mole, komencis Filip Vasiliĉ post longa paŭzo, ĝena por ili ambaŭ, sekvinta longan babiladon de Ipato. — Ili scias ĉion ne malpli bone, ol ni... Jes! La traboj nur iom eniĝis en la sablon, ni iam kune levetu ilin iom kaj metu sub ilin ŝtonetojn, jes...

La maljunulo subite silentiĝis, ekspiris plenbruste, ordigis sur la kapo ĉapon kaj, transmetante el la dekstra mano pezan martelon, kiun li tenis en ĝi, en la maldekstran, kun evidenta intenco etendi ĝin adiaŭe al la kolego, jam ekkantis mallaŭte ian himnon. Ipato