Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tuj komprenis la intencon de la maljunulo kaj ankaŭ jam sin preparis por leviĝi, kiam sur la fingroj de la maldekstra mano de la kunulo li subite ekvidis mallarĝajn blankajn bandaĝojn, kiujn li ne rimarkis antaŭe. Tio ĉi ekinteresis Ipaton kaj li, kun flata rideto sur la lipoj, ekskuis per la kapo kaj diris, montrante per la rigardo la bandaĝojn:

— Kaj vi, Filip Vasiliĉ, ke formanĝu vin rano, videble, ĉiam laboras ion hejme? Ĉu vi konstruas novajn abelujojn?.. Jen la mano estas difektita...

— Mi konstruas... — respondis la maljunulo, ne tuj interrompante la himnon. — Sed ne abelujon mi konstruas, mia amiko, mi havas ilin sufiĉe, sed sturnodometojn...

— Ĉu sturnodometojn?.. — ekridis surprizita Ipato kaj aldonis al la vortoj plej abomenan insultaĵon.

La maljunulo por unu momento sulkis la frunton pro la insultaĵo, kvazaŭ pro ia malbonodoro eksentita, sed baldaŭ ree tra lia sulkoplena vizaĝo disverŝiĝis milda, infana rideto.

— Jes, sturnodometojn!.. Sed mi jam fariĝis maljuna, mia kara, la okuloj nun ne vidas tiel bone, kiel antaŭe, nu, mi difektis la manon, — li diris, supren levante la bandaĝitan manon kaj rigardante ĝin. — Ĝi baldaŭ resaniĝos, tio ĉi ne estas grava! — kaj post nelonga paŭzo li daŭrigis ĉiam kun kreskanta entuziasmo: — Baldaŭ ja venos printempo, alfluos el-post maro niaj plumhavaj gastoj... nu, ili loĝu ankaŭ apud mia budo. Mi delonge revis konstrui tutan vilaĝon por sturnoj, sed ĉiam mankis lignotabuloj konvenaj... Antaŭ du tagoj mi alportis de la stacio tutan amason da malnovaj kestoj kaj jam aranĝis pli ol dudek sturnodometojn. Jen ĝojos sturnoj!.. Min ofte vizitas la genepoj, ke ili ankaŭ gaju, observante la birdojn!.. Ankaŭ mi kun la edzino iafoje rigardos tra fenestroj ilian klopodadon senlacan... zorgojn pri kovitaro... kaj nevole ni rememoros nian junecon, nian pasintaĵon, kiam en la budo ni havis ankaŭ malgrandajn idetojn... Nu, rigardante la birdojn, ni iom forgesos nian nunan izolecon, nian nunan maljunecon... — finis la maljunulo.

— Jes!.. — diris Ipato kaj daŭra malfacila ekspiro elflugis el lia brusto.

— La vivo estas mallonga kaj ni eĉ ne rimarkos, kiel ĝi venos al sia fino... Kaj estos tre malĝaje konscii mortante, se ni dum la vivo faris nenion... nek al ni mem, nek al aliaj... se dum la vivo ni estis nur kvazaŭ parazitoj, nur “fumaĵis la ĉielon”, kiel oni parolas en popola proverbo...

“Nu, la maljunulo ree aludas mian vivon”, — ekpensis Ipato, rimarkinte la subitan retiriĝon de la parolo de la komenca temo. — “Kial li senĉese maltrankviligas min per similaj aludoj? Antaŭ nelonge li komparis min kun ŝtipo, putranta en arbaro, hodiaŭ...” Kaj Ipato jam intencis protesti, per unu fojo pudentigi la maljunulon, ke li plu ne kuraĝu mokaludi lin, sed Filip Vasiliĉ kun neordinara vigleco leviĝis, amike etendis al li la manon kaj ekrigardis lin tiel