Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

afable, tiel bone, ke tiu ĉi rigardo tuj tuŝetis la koron mem. Kaj maldelikataj, ofendaj vortoj, kiuj jam estis pretaj forflugi de la lango de Ipato, tute neatendite restis nediritaj.

— Nu, adiaŭ, karulo!.. — diris la maljunulo. — Mi babilis kun vi pli longe, ol decis. Mia budo estas malproksime kaj la piedoj estas maljunaj... Nu, adiaŭ, estu sana!..

— Estu sana ankaŭ vi!.. — nevole, kun granda konfuzo respondis Ipato, premante lian manon.

— Pardonu, eble, mi, pro mia malsaĝeco, diris ion ofendan... — daŭrigis Filip Vasiliĉ, retenante la fortan, vejnecan manon de Ipato en sia malmola, kaloplena mano. — Ĉu vi iros morgaŭ la stacion por ricevi salajron? Ne preteriru mian budon, mia edzino regalos vin per teo kun mielo... Adiaŭ!..

Kaj la maljunulo, ekkantinte himnon, ekpaŝis rapideme laŭlonge de la relvojo nek levante la kapon mallevitan, nek returnante ĝin al Ipato, kiu longe staris senmove sur la loko kaj ne deturnis de li sian pensoplenan rigardon.

— Tamen li estas bona maljunulo... verema... kaj ridinda!.. — laŭte parolis Ipato al si mem, grandpaŝe revenante hejmen. — Li konstruas sturnodometojn... kiel infano... strangulo!.. Tutan vilaĝon por sturnoj li volas aranĝi!.. Jen oni ridos, jen oni...

Kej nevole, subite aperis en imago de Ipato la bela budo de Filip Vasiliĉ, simila nek al tiu de Ipato, nek de Kiŝkà. En la malgranda ĝardeneto floras floretoj, abeloj zumas ĉirkaŭ siaj diverskoloraj dometoj, ludas infanoj — la genepoj de la maljunulo kaj ĉie, kien ajn ekrigardus Ipato, alte staras sur stangoj novaj belaj sturnodometoj. Kaj kortuŝiĝis nevole Ipato, ĵus li prezentis al si tiun ĉi bildon, kaj longe li amadmiris ĝin, kvazaŭ ĝi estis antaŭ liaj okuloj.

— Bone!.. Kian bonan ideon havas la maljunulo, ke diablo lin... Sed kial ia simila ideo neniam venis en mian kapon?.. — li daŭrigis, ĉiam laŭte parolante. — Mi loĝas sola... mi ĝuste kuŝas, kiel ŝtipo putranta, kiel trafe diris la maljunulo!... kaj estas nenia utilo al iu de mi, mi nur “fumaĵas la ĉielon”, jes, vere, “mi fumaĵas” ĝin... kaj poste mi mortaĉos... Kaj neniu priploros min, neniu bedaŭros... neniu rememoros min per bona vorto...

Kaj doloriga, tranĉanta malĝojo, antaŭe tute nekonata al li, sento de soleco, forlasiteco subite atakis lin kaj spasme kuntiris lian gorĝon kaj, neniam plorinta dum la vivo, Ipato ekploris.

Preskaŭ la tutan nokton, turniĝante de unu flanko sur la alian, Ipato ne povis ekdormi. Je tedemaj sonoj de la metalfadenoj li ĉiam pensis pri la maljunulo-najbaro kaj revis pri nova vivo, kiun li decidis komenci tuj de la tagiĝo mem. Sed, kiel antaŭe, li ne povis klare prezenti ĝin al si, ne povis diri, je kio ĝi diferencos de la ĝisnuna, tamen ĉiam neklare vidiĝis antaŭ li sturnodometoj, sturnoj.