Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Morgaŭ mi nepre aĉetos najletojn, petos de Martin-komercisto malnovajn kestojn kaj... kaj ankoraŭ mi serĉos ie apud la stacio ian hundaĉon... Kiam mi mortaĉos, almenaŭ ĝi ĝembojos pri mi... — laŭte diris al si Ipato, ekspirinte kun plifaciliĝo, kaj dolĉe ekdormetis je bruado de ia preteririnta ŝarĝvagonaro. — Mi morgaŭ...

III

Post duonhoro de malpacienca atendado Ipato, fine, ekvidis malproksime du homajn figurojn, kiuj rapideme paŝis al li laŭlonge de la surŝutaĵo, ili estis Kiŝkà kun la filo. Laŭmezure de ilia alproksimiĝado malpacienco de Ipato kreskis, ĉiam ŝajnis al li, ke lia amiko — pro sia maldiligenteco — iras tro malrapide, ke ili venos al la stacio tro malfrue kaj li ne havos sufiĉan tempon por plenumi ĉion ekprojektitan antaŭtage. Formetinte de la kapo ĉapon, Ipato longe svingis per ĝi en la aero kaj kriis kun laŭtaj insultaĵoj, instigante per tio la piedirintojn, ke ili iru pli rapide.

— Kia malpacienca vi estas hodiaŭ... — diris Kiŝkà, fine, alprokisimiĝinte al Ipato kaj etendante al li sian manon. Li longe konvulsie tusis, de lia frunto fluis gutoj de ŝvito. — Mi kuris, kiel hundo, kiel rapidvagonaro... mi ankaŭ soifas ekdrinki brandon en la restoracio apudstacia, eble, ne malpli ol vi... Nu, bonan matenon!..

La amikoj interŝanĝis kutiman sekan manprenon. Dum Kiŝkà faris cigaredon el ĉifita peco de gazetpapero, Ipato jam donis necesajn instrukciojn al Fedĉjo kaj provizis lin por la tago je modesta nutraĵo.

— Ni iru, ni fumos dum la vojo, — rapidigis Ipato la amikon, puŝante lin je la mano.

— Kien, memafere, vi tiel rapidas? Estas ja frua horo ankoraŭ... Ni longe estos devigitaj atendi salajroricevon en la stacidomo, ja la kontoristoj dormas longe... — koleris Kiŝkà, mirante je la nekomprenebla malpacienco de Ipato. — Atendu unu sekundon, mi nur ekfumos.

Sed Ipato nek aŭskultis, nek pluatendis Kiŝkà-on, li tuj ekiris grandpaŝe al la celo. Kiŝkà kuratingis lin, insultis, admonis, ke Ipato iru pli malrapide, ke senĉesa tusado malhelpas al lia rapida irado. Sed nun la ĉeesto de Kiŝkà ĝenis Ipaton, distris liajn pensojn kaj malhelpis al lia revado. Neniom atentante la admonojn, petojn kaj insultaĵojn de la kunulo, li paŝis ĉiam pli rapide. Komence Kiŝkà penis ne postresti de Ipato, li, spasme spirante, tusetante, saltkuris post la amiko, sed tio ĉi baldaŭ tedis al li kaj, iom post iom postrestante, fine, li malrapidigis sian paŝadon.

Survoje Ipato eniris en la budon de Filip Vasiliĉ. La maljunulo forestis, lia edzino klopodis apud hejtiĝinta fornego. Ekvidinte la gaston, ŝi afable petis Ipaton sidiĝi kaj metis antaŭ li teleron da blankaj ĵus frititaj kuketoj. Kvankam Ipato estis malsata, kvankam li preskaŭ neni-