Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

neniam frandis je tia alloga manĝaĵo, li senhezite rifuziĝis kaj, dankinte la bonulinon, informiĝis pri la mastro.

— Li ion laboras post la budo, — respondis la maljunulino, kun miro rigardante la nekutime-pensoplenan vizaĝon de Ipato. — Se vi tiel urĝe bezonas je li, mi tuj venigos lin, li ankoraŭ ne matenmanĝis, — ŝi daŭrigis, viŝante siajn manojn kaj sin direktante al la pordo.

Sed Ipato baris al ŝi la vojon kaj petis, ke ŝi ne maltrankviligu pro li la edzon. Poste, dankinte la mastrinon por la afableco, li adiaŭis kaj eliris. Post la budo apud plektobarilo de legomĝardeno Ipato ekvidis la maljunulon. Kliniĝinte super improvizita rabotstablo, Filip Vasiliĉ duonvoĉe kantis ian religian himnon, ne rapidante kaj peneme rabotante ian tabulon. Lia blanka tola antaŭtuko kaj grize-blankaj haroj, malsuprenfalintaj super liaj okulvitroj el-sub ĉapo, disbloviĝis de vento, rabotaĵoj gaje ŝutiĝis ĉirkaŭe. De unua rigardo estis evidente, ke la maljunulo estis en bona humoro, ke en la laboro li trovis plezuron.

Iom da tempo Ipato staris senmove, silente observante la maljunulon kaj ne kuraĝante interrompi lian koncentrigitan laboron. Nur kiam li finis la rabotadon kaj, esplorinte de ĉiuj flankoj la tabulon, metis ĝin al la plektobarilo ne ĉesigante la kantadon, Ipato malkuraĝe alproksimiĝis al li.

— Helpu Dio, Filip Vasiliĉ!.. — li diris, — vi ja ion laboras...

La malunulo malrapide, trankvile turnis la kapon al Ipato, ekrigardis lin per siaj bonaj, ridetantaj okuloj kaj, daŭrigante sian kantadon, etendis al li la manon. Poste li prenis en la manojn segilon kaj, trasegante novan lignotabulon, ekkantis kortuŝe, senteme:

— “... Kiu, krom vi, defendos en malfeliĉoj? Ekaŭdu mian ĝemploron kaj klinu vian orelon al mia petego, Potenculino, Patrino de mia Dio...”

Ipato staris sur la sama loko, observante ĉiun movon de la maljunulo kaj atente aŭskultante la nekonatajn por li vortojn de la preĝo, kiuj nevole penetris tuj ĝis lia koro mem. Li volonte starus tiel longe kaj aŭskultus, sed li sentis ankaŭ neceson rapidi.

— Ĉu vi, Filip Vasiliĉ, iros hodiaŭ por ricevi salajron? — demandis Ipato, ĵus la maljunulo formetis la segilon kaj ree prenis la rabotilon. — Mi atendos vin... ni iru kune...

— Ne, mi ne iros, karulo, mi ne iros... — tiu respondis jam ne ĉesigante la laboron, — anstataŭ mi ricevos ĝin mia filino... Iru kun Dio, ne atendu min...

“... Kaj ne malŝatu min pekan, kiu serĉas Vian helpon kaj defendon... kaj ne forigu min — pekulon...”

Filip Vasiliĉ levis la kapon kaj ekrigardis Ipaton, kvazaŭ dezirante sciiĝi, ĉu li foriris, sed tiu staris ankoraŭ senmove, aŭskultante la sanktajn vortojn.

— Baldaŭ, mia kara, alflugos la gastoj — sturnoj kaj por ili mi ne preparis eĉ duonon da dom-