Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

dometoj!.. Mi ne iros... mi ne havas tempon! — li diris ree, kvazaŭ dezirante pli baldaŭ liberiĝi de la gasto kaj daŭrigis la kantadon kun kreskanta, kiel ŝajnis al Ipato, entuziasmo:

...“Prudentigu kaj instruu min, Reĝino de la Ĉielo! Ne foriru de mi — via sklavo pro mia plendado... Estu mia patrino protektantino!..”

Ipato, kiel antaŭe, staris hezitante: li volis ankoraŭ demandi pri io Filip-on Vasiliĉ, aŭ, almenaŭ, aŭskulti ĝis fino la himnon, sed li ne kuraĝis. Malrapide turniĝante reen, li jam volis diri al la maljunulo adiaŭsaluton, kiam subite li ekvidis ion, kio tuj haltigis lin kaj igis lian koron intense ekbati: malantaŭe de li apud la muro mem de la budo staris tuta vico da novaj ĵus-konstruitaj sturnodometoj. Ili estis penege faritaj el glate-rabotitaj lignotabuletoj kaj ornamitaj per bele aranĝitaj etaj peronetoj. Ipato ankoraŭ neniam vidis ion similan. Sentante ravon pro la surprizo kaj tuj forgesinte ĉion, li prenis unu sturnodometon en la manojn kaj, skuante la kapon pro admiro, longe trarigardis ĝin de ĉiuj flankoj.

— Nu, vi estas elpensema, ke... (tie sekvis longa kaj sagaca plej malkonvena insultaĵo), kiajn bonegajn dometojn vi konstruas!.. En ili devas loĝi ne ordinaraj, simplaj sturnoj, sed plej noblaj...

Filip Vasiliĉ, ekaŭdinte la insultaĵon, tuj forlasis laboron, interrompis la himnon kaj, sulkinte la vizaĝon, riproĉe ekrigardis la kolegon.

— Ili estas bonaj, mi scias tion, — li diris post nelonge per laŭta kaj gravtona voĉo, — sed, mia kara, ili ŝajnus al vi eĉ pli belaj, se vi ne parolus insultvortojn. Mi jam ne unufoje konsilis al vi, ke vi ĵetu vian abomenindan kutimon... animpereigan... Ĉu vi neniam rimarkis, karulo, eĉ bestoj forturniĝas, kiam ili aŭdas...

— Pardonu, Filip Vasiliĉ!.. Je Dio... Ĉu vi ne kredas: iafoje mi mem ne dezirus diri insultaĵon, sed ĝi mem nevole forglitas de la lango... Kion fari, se mi havas tian kutimon... mi alkutimiĝis...

— Tio ĉi neniom aliigas la aferon, — daŭrigis la maljunulo jam per pli mola voĉo, — neniom senkulpigas vin, ja homo povas alkutimiĝi al kia ajn abomenaĵo... Oni alkutimiĝas drinki, ŝteli... ĉu...

— Vi parolas veron... Ĝuste tiel... — balbutis Ipato, kun konfuzo mallevante la kapon kaj poste starigante la sturnodometon al la muro. — Sed se vi scius, Filip Vasiliĉ... post via hieraŭa parolo mi ne dormis la tutan nokton, mi ĉiam...

Kaj en longa detala parolo Ipato sincere rakontis al la maljunulo ĉion, kion li trasentis dum la nokto. Li ankaŭ ne kaŝis de li sian revon pri la “nova vivo” kaj sian firman decidon jam hodiaŭ komenci ĝin, t.e. akiri ie apud la stacidomo ian hundidon kaj aranĝi ankaŭ apud sia budo sturnodometojn.

Interplektinte la brakojn sur la brusto, la maljunulo atente aŭskultis Ipaton kaj eĉ unu fojon