Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ne interrompis lian konfeson. Jen aprobe balancante per la kapo, jen ridetante tra la okulvitroj, li fikse rigardis sian najbaron kaj lia vizaĝo fariĝis ĉiam pli serena kaj profundaj sulkoj de lia vizaĝo ĉiam, ŝajnis, pli kaj pli glatiĝis.

La maljunulo promesis al Ipato laŭfortan helpon en liaj bonaj intencoj, admonis, ke li estu firma en sia decido plu nek drinki, nek paroli insultvortojn kaj petis, ke li nepre haltu ĉe li dum reveno kaj prenu du sturnodometojn kaj tabulojn, kiujn li donace donos al Ipato.

La edzino de Filip Vasiliĉ kelkfoje elkuris el la budo por voki la edzon al matenmanĝo. Ŝi estis mirigita de tiom longa konversacio de la viroj kaj ne povis kontentigi sian scivolecon — pri kio ili parolis tiom longe kaj tiom serioze.

Kun plifaciligita animo kaj ĝojo, lumiĝinta sur la vizaĝo, Ipato daŭrigis grandpaŝe la vojon. Proksime de la stacio ĉe vojkurbiĝo li atingis Kiŝkà-on. Tiu estis surprizita, konstatinte, ke Ipato, kiu postrestigis lin post si, nun iris malantaŭe.

— Kie vi estis tiom da tempo?.. Kien vin portis diabloj?.. Mi jam supozis, ke vi estas en la restoracio... — li diris, ĵus Ipato atingis lin. Kaj post nelonge, kvazaŭ konjektinte ĉion, li aldonis kun sarkasma rideto: — Ĉu vi estis ĉe la hipokritulo?... Jen, kien vi tiel rapidis... Ke diablo prenu vin ambaŭ piulaĉojn!.. Kian amikon li trovis ankoraŭ... — sed li ne povis plu daŭrigi la senkaŭzan, ofendan parolon pro terura paroksismo de tusado.

Ipato nenion respondis, li eĉ ne aŭdis la vortojn turnitajn al li.

IV

Kiŝkà estis prava, kiam li parolis, ke oni devos longe atendi ricevon de salajro. Ĉu efektive la kontoristoj alkutimiĝis ellitiĝi malfue, ĉu okazis io alia, — tamen je tiu ĉi fojo fervojservantoj ricevis sian monon nur tagmeze.

Ordinare dum atendado tempo pasas, kiel intence, turmente-malrapide kaj unu horo iafoje kvazaŭ daŭras pli longe ol unu tago. Fervojservantoj, amasiĝinte apud pordo de la stacikontoro, brue interparolis kaj fumis senĉese pipon post pipo. Jen tie, jen aliloke nesilentiĝante aŭdiĝis rido kaj insultaĵoj. Sed inter la atendantoj Ipato forestis. Sciiĝinte ke oni ankoraŭ longe ne donos la salajron, li iris en vilaĝon, kuŝintan najbare de la stacio, esperante trovi ie “kunloĝanton”, kiel li jam nomis akirotan hundon.

Longe kaj senlace Ipato iris de unu domo de la vilaĝo al la alia, serĉante ian hundon, demandis ĉiun renkontiton, — ĉiuj serĉoj estis neprosperaj: hundo nenie estis, aŭ neniu volis doni al li sian hundon; kiel intence, eĉ en la strato je tiu ĉi fojo estis nenia senhejma hundaĉo, kiuj antaŭe ofte vagis apud la stacidomo, serĉante ian manĝaĵon.

Ricevinte la monon, li kun kolegoj iris en la restoracion, sed, malgraŭ granda ten-