Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tento kaj al ne malpli granda miro de la kolegoj, Ipato kontentiĝis je sola teo kaj eĉ ne ekflaris brandon, kiu abunde verŝiĝis ĉirkaŭ li.

Aĉetinte novajn plandojn por siaj botoj, salon kaj iom da blanka faruno por venonta Pasko, Ipato malgaje jam revenis al la stacidomo por reveni hejmen, sed survoje li rememoris pri konstruotaj sturnodometoj kaj pri najletoj, kiujn li forgesis aĉeti.

En butiko de maljuna Martin, inter multaj amasiĝintaj nekonatuloj, Ipato renkontis du konatajn servantojn de la stacidomo. Ili ambaŭ estis, evidente, iom ebriaj, ĉar ili senĉese ridis kaj estis neordinare gajaj.

— Ha, Ipato Saviĉ... ke vi vivu ankoraŭ kvindek jarojn kaj kvindek jarojn rampu kvarpiede!.. — laŭte ekkriis unu el ili, barante vojon al Ipato kaj amike frapante lin je la ŝultro. — Kion vi forgesis ankoraŭ, amiko?..

— Jen, — malgaje respondis Ipato, montrante siajn aĉetaĵojn, — mi ĉion aĉetis kaj tute forgesis pri najletoj... malgrandaj najletoj...

— Ĉu vi bezonas najletojn? — ridante demandis lin la alia konatulo. — Ĉu oni plu ne provizas vin je najlegoj por alnajli relojn?.. Ĉu vi volas uzi nun tiacele najletojn?..

— Kiajn relojn!.. — ekridis ankaŭ Ipato, dezirante iamaniere, eble, plej baldaŭ liberiĝi de la trudemuloj. — Ĉu vi komprenas: mi volas konstrui sturnodometojn, ja alproksimiĝas printempo...

— Ĉu sturnodometojn?..

— Ĉu vi freneziĝis kun avo Filip?.. Tiu ankaŭ, oni parolas, tage kaj nokte konstruas sturnodometojn kaj jam aranĝis tutan sturnovilaĝon... Ĉu vi intencas komerci kun li je sturnoj?.. Ja sturnoj ne estas anasoj...

Ipato jam bedaŭris, ke li pro sia simplanimeco elbabilis sian intencon, sed estis malfrue kaj ŝercaĵoj de la amikoj ŝutiĝis sur lin seninterrompe.

Laca, malgaja, premegata de la malprospera serĉado kaj ofendaj mokŝercaĵoj, Ipato eniris por unu momento en salonon de la stacidomo kun sekreta espero trovi tie ian hundaĉon.

Ĵus forveturis pasaĝera vagonaro kaj la salono estis malplena, senbrua. Staciestro rapideme estis donanta iajn ordonojn al sia helpanto, juna telegrafisto, kvazaŭ ion serĉante, marŝis malrapide tra la salono, rigardante tra fenestroj, kaj maljuna servisto balais la plankon, — plu estis tie neniu. Ipato, vidante tie nenian hundon, jam volis foriri kaj rapidi hejmen, kiam la servisto, kliniĝinte apud unu benko, subite ĵetis sian balailon kaj laŭte ekkriis pro miro. Preskaŭ samtempe el-sub la benko elsaltis maldika, mizera hundaĉo kun