Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kun subpremita vosto kaj ekaŭdiĝis laŭta plorvoĉo de suĉinfano. Ipato ankoraŭ ne havis tempon por konsideri ĉion okazintan, kiam li ekvidis en la manoj de la servisto novan korbon el kiu iris la plorkrioj.

Post unu momento la serviston jam ĉirkaŭis kun scivoleco ĉiuj ĉeestintoj. Baldaŭ aperis de ie fervoja ĝendarmo, edzino de la staciestro, iaj virinoj. Ĉiuj, ne cedante unu al la alia, laŭte eldiris siajn supozojn, konjektojn pri la infano kaj ĝia patrino. Ipato komence observis ĉion de malproksime, sed poste ankaŭ li trapuŝiĝis tra la amaso kaj malpacience atendis, kio okazos plu.

Oni metis la korbon sur benkon, formetis de ĝi belan vatan kovrileton kaj elprenis etan estaĵeton, binditan je elegantaj vindotukoj, el kiuj elstariĝis nur blanketa nazeto kaj lipetoj. La infaneto silentiĝis. Trarigardinte la infanon, oni jam volis ree meti ĝin en la korbon, kiam iu rimarkis en la korbo kovertonn nefermitan. La ĝendarmo elprenis el ĝi leterpaperon kaj laŭte tralegis:

“La knabino. Ŝi estas dusemajnaĝa, baptita, nomita Angelina. Bonaj homoj ne rifuziĝu akcepti ŝin kaj eduki. La knabino estas nobldevena. La malfeliĉa patrino...” (Plu nenio estis legebla).

— Oni devus pendigi tiajn patrinojn!.. — la ĝendarmo interrompis silenton. — Ŝi povscias skribi kortuŝajn leterojn, sed ŝian idon volu eduki “bonaj homoj”... H-h-hundino!..

— Ĉu oni povas tiel, Ivan Ivaniĉ?.. — la servisto sin turnis al li serioztone. — Ne forgesu, ke la knabinaĉo estas “nobldevena”... Vi vidis nenion, sed mi proprokule vidis, ke ŝi kuŝis tie sub la benko kune kun fava hundaĉo!..

La servisto, kontenta je sia spritaĵo, ekridis, la ĝendarmo ankaŭ ekridetis.

— La infano ne estas kulpa... Por kio moki?.. — riproĉe diris ia virino.

— Sendube io devigis la patrinon ĵeti sian idon... Eble, ŝi nun freneziĝis pro sia ago senkora... sed kion fari? — aldonis alia virino.

— Nu, kion vi faros nun, Ivan Ivaniĉ? — demandis la staciestro.

— Kion ni faros?.. Ĥe-ĥe-ĥe!.. Kun la plej proksima pasaĝera vagonaro — kun N15-a ni sendu, via moŝto, la nobldevenulinon kune kun ŝia korbo kaj vindotukoj, aldoninte policakton subskribotan de ni, ke ni trovis ŝin sub la benko en la pasaĝersalono de la stacidomo... Ni sendu ĉion tion ĉi en la urbon, tie estas speciala domo por tiaj nobldevenulinoj... Ĥe-ĥe-ĥe!..

— Tie oni mortigos ŝin... Tie infanoj mortas ĉiutage, kiel muŝoj! — ekkriis la unua virino.

La ĝendarmo severe ekrigardis ŝin kaj, iom pripensinte, diris:

— Eble, vi volas akcepti ŝin, se vi estas tia kompatema, ni...