Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Vi povas trovi iun pli riĉan ol mi...

— Eble, vi, via moŝto, — la ĝendarmo sin turnis al la staciestro, — konsentos akcepti kaj eduki ŝin kune kun...

— Ĉu vi freneziĝis? — la staciestro ekkriis timeme kaj eksvingis nee per la kapo kaj manoj. — Al mi sufiĉe tedis miaj propraj infanoj! Mia edzino... Preskaŭ ĉiujare Dio sendas al ni jen knabon, jen knabinon... Ne!.. Tio ĉi ja tedis... Gardu min Dio!..

— Mi bedaŭras... — diris la ĝendarmo. — Vi farus bonan aferon kaj liberigus min de multaj klopodoj. Eble, iu el vi, gesinjoroj, akceptos la infanon? — li aldonis pli laŭte kaj gravvoĉe kaj ĉirkaŭrigardis demande la amasiĝintajn scivolulojn.

Sed ĉiuj nur nee skuis siajn kapojn kaj ĝemspiris.

— Ĉu neniu?.. Sed mi esperis... Kion do ni faros?.. La afero ja estas serioza, komplikita... Nu, prenu ŝin iu! — diris la ĝendarmo kaj, fine, konvinkiĝinte, ke neniu havas ian deziron fariĝi edukisto de la malfeliĉulino, sidiĝis al tablo, elprenis paperon kaj inkon kaj komencis skribi:

“La 13-an de Marto 19...”

— Ne foriru, ne foriru, gesinjoroj! — li ekkriis subite, rimarkinte, ke la scivoluloj intencas foriri. — Antaŭe vi subskribu la akton kaj tiam...

— Via moŝto, via moŝto... — malkuraĝe komencis Ipato per voĉo tremanta, ĵus la ĝendarmo rekomencis la skribadon.

Jam antaŭ longe, ĵus oni tralegis la leteron, trovitan en la korbo, Ipato eksentis treegan kompaton al la malfeliĉa knabino kaj nevenkeblan deziron akcepti ŝin, sed timante eblajn mokojn de la ĝendarmo kaj la staciestro, kiujn li nur malofte vidadis kaj kiujn li opiniis “grandaj sinjoroj”, kaj ne kredante, ke neniu volos akcepti la beletan knabinon, kiu tre plaĉis al li de unua rigardo, li silentis kaj per nenia movo aŭ ekspiro elmontris sian deziron. Sed laŭmezure de tio, kiel oni unu post la alia, rifuzis la proponon de la ĝendarmo, kreskis en li, komence plej malgranda espero, ke oni fordonos al li la knabinon. La espero estis tiom alloga kaj ĝojiga, ke unu penso pri tio, ke li, eble, posedos la knabinon, igis lian koron bati ĝoje en la brusto, tamen ne malpli granda estis ankaŭ timo, ke jen iu ŝanĝos subite sian decidon kaj ekdeziros preni ŝin, aŭ subite venos en la salonon ankoraŭ iu, sciiĝos pri la trovitaĵo, ekvidos la belan vizaĝeton knabinan kaj forportos ŝin al si. Sed pasis momento post momento, la sento de timo cedis iom post iom sian lokon al sento de espero: neniu el la ĉeestintoj konkuris, neniu nova eniris. Emociita, forgesinta ĉion en la mondo kaj koncentriginta tutan sian atenton, ĉiujn pensojn sole je la knabino, senvoĉe kuŝinta, kiel antaŭe, en la korbo sur la benko, — Ipato, ĵus la ĝendarmo sidiĝis kaj komencis skribi, aliris kun decideco al la tablo.