Paĝo:Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Via moŝto, sinjoro ĝendarmo... mi... ĉu vi povas?.. — li komencis decidoplene, tamen ankoraŭ malkuraĝe.

— Ĉu vi?.. — la ĝendarmo levis la kapon kaj kun miro severe ekrigardis Ipaton.

— Jes, via...

Nun ĉiuj turnis siajn rigardojn al Ipato, kvazaŭ ili tute ne vidis lin antaŭe.

— Sed vi estas fraŭlo? — diris la staciestro. — Kiu do vartos, nutros la infanon?..

— Via moŝto, mi... Dio vidas, mi... — tuta lia korpo tremis, la genuoj fleksiĝis.

— Antaŭe vi pripensu la aferon: oni devos uzi multe da klopodoj kaj zorgoj por kreskigi infanon... sen virino, sen la patrino... — aldonis gravtone la ĝendarmo.

— Mi ĉion pripensis, via moŝto... Mi eterne dankos vin... Mi ne dormos noktojn, ne manĝos... zorgante... jen, Dio vidas, via moŝto...

La ĝendarmo interŝanĝis okulsignojn kun la staciestro, ekrigardis silente la emocian figuron de peteganta Ipato, poste mirigitajn vizaĝojn de la ĉeestintoj. Dum unu minuto daŭris turmentiga tombeja silento. Ipato interrompis ĝin. Genuiĝante antaŭ la ĝendarmo, li ekkriis kortuŝe:

— Ĉu devas perei la animeto baptita?.. Via moŝto, mi gardos ŝin, mi ĉion... — li volis diri multan kaj elokvente, sed vortoj konvenaj ne venis sur la langon.

— Ĉu doni al li? — diris la ĝendarmo.

— Donu... — respondis la staciestro kaj eksvingis per la mano.

— Via moŝto!.. — ekkriis ĝojege Ipato, rapide leviĝante kaj ree genuiĝante antaŭ la staciestro. — Mi neniam forgesos vian bonecon... mi ĉiam preĝos... — plorspasmoj kuntiris lian gorĝon.

— Nu... posedu la trezoron!.. — fine, diris la ĝendarmo. — Prenu ŝin, sed ne rapidu, vi subskribos la akton... Tamen, ĉu skribi?.. — kaj li disŝiris la paperon.

Ipato preskaŭ freneziĝis pro la ĝojo. Per unu salto li flugrapide alsaltis al la korbo kaj ĉirkaŭprenis ĝin per la manoj tremantaj, kvazaŭ ankoraŭ timante, ke iu forprenos ĝin de li, larmoj fluis tra liaj vangoj.

La virinoj, nun amasiĝintaj ĉirkaŭ li, ion flustris inter si, ion parolis al li, donis al li iajn konsilojn. Kaj li, kliniĝinte super la korbo, ne deturnis sian rigardon de la beleta dormanta vizaĝeto, singardeme karesis per sia maldelikata, malmola mano la knabinon je la kovrilo kaj flustris ion neaŭdeble, sed feliĉe kaj kortuŝe.

Pasis nur kelkaj minutoj, sed pri Ipato-fraŭlo, akceptinta la forlasitan knabinon, jam disvastiĝis famo tra la tuta vilaĝo apudstacia. En la salonon nun senĉese eniris novaj kaj novaj vizitantoj por vidi la knabinon kaj la strangulon-fervojgardiston. Multaj, kortuŝitaj de la amo,